Eŭropa Alianco por Libereco

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Libera Alianco.

La Eŭropa Alianco por Libereco (franclingve "Alliance européenne pour la liberté", anglalingve "European Alliance for Freedom" aŭ "EAL") estas eŭroskeptika eŭropa politika partio[1]. Ĝi estis fondita fine de 2010 kaj agnoskita de la Eŭropa Parlamento en 2011[2].

Eŭropa Alianco por Libereco
Eŭropa politika partio
Komenco 2010 vd
Fino 2017 vd
Sidejo Birkirkara
Ideologio

SuverenismoEŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • naciismo

Ĉefestro(j) Franz Obermayr vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Eŭropa Alianco por Libereco
Alliance européenne pour la liberté

European Alliance for Freedom

Eŭropa politika partio
prezidanto Franz Obermayr (Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ))
Vicprezidantoj Marine Le Pen (FN)
Philip Claeys (VB)
Ĝenerala sekretario Sharon Ellul-Bonici (NI)
Fondiĝo 2010
Ideologio eŭroskeptikismo, naciismo, patriotismo, suverenismo
Eŭropaj deputitoj
38 / 577
Retejo http://www.eurallfree.org
vdr

Historio redakti

La sidejo de la alianco situas en Birkirkara, en Malto. La aŭstro Franz Obermayr estas prezidanto de la organizaĵo de novembro 2012, post Godfrey Bloom, ĝia unua prezidanto. Ĝiaj vicprezidantoj estas la flandrano Philip Claeys kaj la francino Marine Le Pen[3]. Ĝia ĉefsekretario estas la maltano Sharon Ellul-Bonici[4].

En 2011, EAL ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento de maksimume 372 753 eŭroj[2]. En 2012 tiu maksimumo estis 360 455 eŭroj[5].

Membroj de la eŭropa partio redakti

8-a parlamenta periodo redakti

La provo konsistigi eŭroskeptikisman frakcion en la Eŭropa Parlamento fiaskis[6]. Nur la 5 nunaj membroj pretis kunlabori, kiam necesas depoutitoj el 7 landoj por konsistigi frakcion :

lando Partio Nombro de eŭropaj deputitoj
  Francio Nacia Fronto 23 eŭropaj deputitoj[7]
  Italio Norda Ligo 5 eŭropaj deputitoj
  Aŭstrio Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ) 4 eŭropaj deputitoj
  Nederlando Partio por la Libereco (nederlande "Partij voor de Vrijheid" aŭ PVV) 4 eŭropaj deputitoj
  Belgio Flandra Intereso (nederlande "Vlaams Belang") 1 eŭropa deputito

Notoj kaj Referencoj redakti

  1. Sablatnig 2011
  2. 2,0 2,1 Grants from the European Parliament to political parties at European level 2004-2011 (angle) (aprilo 2011). Alirita la 18-an de oktobro 2011.
  3. germane FPÖ-Abgeordneter steht an Spitze von EU-Rechtspartei DiePresse
  4. angle About EAF. Alirita la 7-an de julio 2011.
  5. angle Grants from the European Parliament to political parties at European level 2004-2012. Europa Parlamento, marto 2012. Alirita la 12-an de septembro 2012.
  6. Le Monde - 24-a de junio 2014
  7. Necerta estonteco por la disidentino Joëlle Bergeron, kiu origini devis sidi kun FN, antaŭ ol aliĝi al EFD (Barbière 2014).

Bibliografio redakti