Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1968

La fina parto de la 3-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1968) okazis inter la 5-a kaj la 10-a de junio 1968 en tri urboj de Italio, nome en Florenco, Napolo kaj Romo. Kiel en la antaŭaj du eŭropaj ĉampionadoj, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj el la komence 31 teamoj de la kvalifikiga fazo.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1968
UEFA EURO 1968
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1968
Turniraj detaloj
Loko  Italio
Datoj 5-a ĝis 10-a de junio 1968
Teamoj
Ejoj (en 3 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Italio Italio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de SFR Jugoslavio Jugoslavio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 5
Goloj 7  (1,4 matĉe)
Spektantoj 299 233  (59 847 matĉe)
Golreĝo(j) Jugoslavio Dragan Džajić
(2 goloj)
vdr

En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du gajnintaj teamoj de la duonfinalaj matĉoj, do la teamoj de Italio kaj Jugoslavio, komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 8-a de junio 1968 en Romo. Ĉar tamen la finala matĉo ankaŭ post plilongigo de la matĉa tempo finiĝis per sama nombro da goloj (1:1), ĝi ripetiĝis du tagojn pli poste, la 10-an de junio, same en Romo, kaj tiam per rezulto de 2:0 goloj venkis la itala teamo.