La Eŭropa Konsilio estas institucio, kiu kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la dudek sep membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, sub la superrigardo de prezidanto respondeca por faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar Eŭropaj Konsilioj (pintkunvenoj, aŭ eŭropaj pintkunvenoj) okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio (ĝi estas do alia afero ol la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj la Konsilio de Eŭropo).

Eŭropa Konsilio
emblemo
institucio de Eŭropa Unio
Komenco 9-a de decembro 1974 vd
Lando(j) Eŭropa Unio vd
Sidejo Rezideja Palaco
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Ĉefestro(j) Charles Michel vd
Prezidanto Charles Michel
Lingvoj

angla, franca, germana

Retejo Oficiala retejo
vdr

Tiuj ĉi pintkunvenoj inter la ekzekutivoj de la Membro-Ŝtatoj celas difini la ĉefajn liniojn de la politiko de Eŭropa Unio, ĉefe laŭ la ekstera politiko. Ili estas uzataj ankaŭ ĉiujn kvin jarojn por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido poste validigita per voĉdonado de la Eŭropa Parlamento.

Ĝi ne konfuzendas kun la Konsilio de la Eŭropa Unio, alia rilata EU-institucio, aŭ kun la Konsilio de Eŭropo, tute aparta internacia organizaĵo.

Historio redakti

La Eŭropa Konsilio oficiale akiris la statuson de EU-institucio post la Traktato de Lisbono en 2007, aparta de la Konsilio de la Eŭropa Unio (Konsilio de Ministroj). Antaŭ tio, la unuaj pintkunvenoj de EU-ŝtatestroj aŭ registarestroj estis okazigitaj en februaro kaj julio 1961 (en Parizo kaj Bonn respektive). Ili estis neformalaj pintkunvenoj de la gvidantoj de la Eŭropa Komunumo, kaj estis komencitaj pro la indigno de tiama franca prezidanto Charles de Gaulle pri la dominado de supernaciaj institucioj (precipe la Eŭropa Komisiono) super la integriĝoprocezo, sed forvelkiĝis. La unua influa pintkunveno okazigita, post la foriro de de Gaulle, estis la Haga pintkunveno de 1969, kiu atingis interkonsenton pri la akcepto de Britio en la Komunumon kaj iniciatis eksterpolitikan kunlaboron (la Eŭropa Politika Kunlaboro, praa Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio) prenanta integriĝon preter ekonomiko.

La pintkunvenoj estis nur formaligitaj en la periodo inter 1974 kaj 1988. En la decembra pintkunveno en Parizo en 1974, laŭ propono de la tiama franca prezidanto Valéry Giscard d'Estaing, estis interkonsentita ke pli altnivela, politika kontribuo estis necesa sekvante la "malplen-seĝa krizo" kaj ekonomiaj problemoj.[8] La inaŭgura Eŭropa Konsilio, kiel ĝi nomiĝis, estis okazigita en Dublino la 10-an kaj 11-an de marto 1975 dum la unua Prezidanteco de la Konsilio de Ministroj de Irlando. En 1987, ĝi estis inkludita en la traktatoj por la unua fojo (la Unueca Eŭropa Akto) kaj havis difinitan rolon por la unua fojo en la Traktato de Mastriĥto. Komence nur minimumo de du renkontiĝoj estis postulata ĉiujare, kiu rezultigis mezumon de tri renkontiĝoj estanta okazigita ĉiujare por la 1975-1995 periodo. Ekde 1996, la nombro da renkontiĝoj estis postulata por esti minimumo kvar. Por la pli malfrua 2008-2014 periodo, tiu minimumo estis superita, per mezumo de sep renkontiĝoj okazantaj ĉiujare. La sidejo de la Konsilio estis formaligita en 2002, bazigante ĝin en Bruselo. Ekzistas tri specoj de Eŭropaj Konsilioj: Neformalaj, Planitaj kaj Eksterordinaraj. Dum la neformalaj renkontiĝoj ankaŭ estas planitaj 1,5 jaron anticipe, ili devias de la planitaj ordinaraj renkontiĝoj ne finiĝante kun oficialaj Konsilio-konkludoj, ĉar ili anstataŭe finiĝas per pli larĝaj politikaj deklaroj pri kelkaj elektitaj politikaj aferoj. La eksterordinaraj kunvenoj ĉiam finiĝas per oficialaj Konsilio-konkludoj - sed diferencas de la planitaj kunvenoj pro tio, ke ili ne estas planitaj pli ol unu jaron antaŭe, kiel ekzemple en 2001 kiam la Eŭropa Konsilio kunvenis por gvidi la respondon de la Eŭropa Unio al la atakoj de la 11-a de septembro[1].

La Traktato de Lisbono igis la Eŭropan Konsilion formala institucio aparta de la (ordinara) Konsilio de la EU, kaj kreis la nunan pli longperspektivan kaj plentempan prezidantecon. Kiel elkreskaĵo de la Konsilio de EU, la Eŭropa Konsilio antaŭe sekvis la saman Prezidantecon, rotaciante inter ĉiu membroŝtato. Dum la Konsilio de EU konservas tiun sistemon, la Eŭropa Konsilio establis, sen ŝanĝo de rolo kaj povo, sistemon de nomumado de prezidanto (kiu ne estas nacia gvidanto) por du-kaj-duono-jara mandato - kiu povas esti renovigita nur unufoje. Post la ratifiko de la traktato en decembro 2009, la Eŭropa Konsilio elektis la tiaman ĉefministron de Belgio Herman Van Rompuy (kiu do eksoficiĝis el sia nacia posteno) kiel ĝian unuan permanentan prezidanton[2]. Liaj posteuloj estis Donald Tusk (2014-2019) kaj Charles Michel (ekde 2019).

Anoj redakti

Antaŭ la ekvalidiĝo de la Traktato de Lisbono, la artikolo 4 de la TEU kondiĉis, ke la Eŭropa Konsilio kunvenigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio same kiel la prezidanton de la Eŭropa Komisiono. Ĉi tiuj povus esti helpataj de la Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Membro-Ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj, kaze de la Prezidanto de la Komisiono, de unu el la membroj de la Komisiono (kutime la Eŭropa Komisionano pri Eksteraj Rilatoj).

Ekde la Traktato de Lisbono, la Artikolo 15 de la TEU disponas, ke la Eŭropa Konsilio konsistas el la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, elektita por oficperiodo de du jaroj kaj duono renovigebla unufoje, la Ŝtatestroj kaj Registarestro kaj la Prezidanto de la Komisiono. Tamen la artikolo precizigas, ke la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio partoprenas ĝian laboron. Fine, ministroj kaj membroj de la Komisiono, krom la Prezidanto de la Komisiono, povas esti invititaj partopreni iujn kunvenojn pri specifaj temoj. Estas do distingo inter la membroj de la Eŭropa Konsilio kaj tiuj, kiuj pro diversaj kialoj povas ĉeesti la kunvenojn.

Povoj kaj funkciado redakti

 
La Konstruaĵo Europa, sidejo de la Eŭropa Konsilio

La Eŭropa Konsilio estas oficiala institucio de la EU, priskribita en la Lisbona Traktato kiel organo kiu "provizas al la Unio la necesan impulson por ĝia evoluo". Esence ĝi difinas la politikan tagordon de la EU kaj estas tiel konsiderita kiel la motoro de eŭropa integriĝo[1]. Preter la bezono disponigi "impeton", la konsilio disvolvis pliajn rolojn: "solvi aferojn elstarajn de diskutoj sur pli malalta nivelo", gvidadi la eksteran politikon, agante kiel "kolektiva ŝtatestro", kaj plenumi al "formala ratifiko de gravaj dokumentoj" kaj "engaĝiĝo en la intertraktado de la ŝanĝoj de la eŭropuniaj tratatoj"[3][4].

Ĉar la institucio estas aro de naciaj gvidantoj, ĝi kunigas la plenumajn povojn de la membroŝtatoj kaj havas tiel grandan influon en altnivelaj politikaj areoj kiel ekzemple la ekstera politiko. Ĝi ankaŭ plenumas povojn de nomumo, kiel ekzemple nomumo de sia propra Prezidanto, la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, kaj la Prezidanto de la Eŭropa Centra Banko. Ĝi proponas, al la Eŭropa Parlamento, kandidaton por la Prezidanteco de la Eŭropa Komisiono. Krome, la Eŭropa Konsilio influas polican kaj justicplanadon, la konsisto de la komisiono, aferojn rilatajn al la organizo de la rotacia Konsilio-prezidanteco, la suspendon de membrecrajtoj, kaj ŝanĝado de la balotsistemoj. Kvankam la Eŭropa Konsilio havas neniun rektan leĝdonan povon, ŝtato voĉdone malplimultigita en la Konsilio de la Eŭropa Unio povas plusendi disputigan leĝaron al la Eŭropa Konsilio[5][6]. Tial kun povoj super la supernacia ekzekutivo de la EU, aldone al ĝiaj aliaj povoj, la Eŭropa Konsilio estis priskribita de iuj kiel la "supera politika aŭtoritato" de la Unio[7].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti