Eŭropa Memor-Tago pri Justuloj

Eŭropa Memor-Tago pri Justulojfesto celebrata la 6-an de marto, fiksita la 10-an de majo 2012 de Eŭropa Parlamento, celanta honorigi memoron pri personoj, kiuj kontraŭstaris al totalismaj reĝimoj kaj amasaj krimoj en la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

Genezo de la Eŭropa Memor-Tago pri Justuloj redakti

La 6-an de marto estas datreveno de la morto de Moŝe Bejski (naskiĝinta en 1921 en Działoszyce) – iniciatinto de la Ĝardenoj de Justuloj en Jerusalemo kaj kunkreinto de la difino "Justulo inter Nacioj de la Mondo".

Eŭropa Memor-Tago pri Justuloj estiĝis per decido de Eŭropa Parlamento laŭ iniciato de la itala Komitato de Monda Justul-Ĝardeno – Gariwo. La organizaĵo postulas kreon en la tuta mondo de Justul-Ĝardenoj laŭ la modelo de la ĝardeno de Jad Vaŝem en Jerusalemo, kie oni honorigis personojn, kiuj savis judojn dum holokaŭsto. Ĝis nun oni kreis Justul-Ĝardenojn interalie en Armenio, Bosnio, Francio, Italio, Pollando kaj Ruando.

Kadre la la festado de la Tago, en Muzeo pri Historio de Polaj Judoj kunlabore kun Ministerio pri Eksteraj Aferoj estas organizataj ekspozicioj memorigantaj la polajn Justulojn inter Nacioj de la Mondo kiel specifan grupon surfone de eŭropaj nacioj same pro tio, ke ili estis la plej multnombra homamaso, kaj pro tio, ke poloj pro helpo al judoj estis punataj per morto.

Eŭropa Parlamento suprenlevis la iniciaton, por ke la nocio "Justulo inter Nacioj de la Mondo", koncerne al homoj helpantaj al judoj dum la periodo de holokaŭsto, estu ampleksigita en la tutan mondon kaj en aliajn tiutipaj okazintaĵojn, precipe kun genocida karaktero.

Vidu ankaŭ redakti