Eŭropa Popola Partio

partio en Eŭropa Unio

La Eŭropa Popola Partio (EPP) estas kunligo de kristandemokratiaj kaj konservativaj partioj en la Eŭropa Unio. En la Eŭropa Parlamento la partio estas parto de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.

Eŭropa Popola Partio
emblemo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 8-a de julio 1976 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

liberala konservativismo • kristana demokrationovliberalismoporeŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Thanasis Bakolas • Antonio López-Istúriz White • Alejandro Agag • Klaus Welle • Thomas Jansen • Jean Seitlinger vd
Ĉefestro(j) Manfred Weber • Donald Tusk • Joseph Daul • Wilfried MartensJacques Santer • Piet Bukman • Leo Tindemans vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La partio fondiĝis la 8-an de julio 1976 en Luksemburgio fare de la partioj PSC kaj CD&V (tiam CVP) (Belgio), MRP, komence nur CDS (Francio), CDU kaj CSU (Germanio), Fine Gael (Irlando), DC kaj SVP (Italio), CSV (Luksemburgio) plus KVP, CHU kaj ARP (intertempe unuiĝintaj en la partio Christen Democratisch Appèl (CDA) (Nederlando). La belga politikisto Leo Tindemans elektiĝis la unua prezidanto de la eŭropa partio.

En la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento Eŭropa Popola Partio havas 265 seĝojn kaj estas la plej granda frakcio.

Nacilingaj nomoj de la partio estas interalie:

  • angle European People's Party- mallonge EPP
  • france Parti Populaire Européen - mallonge PPE
  • germane Europäische Volkspartei - mallonge EVP kaj
  • hispane Partido Popular Europeo - mallonge PPE

Intertempe 40 partioj el 24 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estas membroj de la Eŭropa Popola Partio, inter ili grandaj partioj kiel la franca UMP kaj la hispana Partido Popular. Partioj el Bulgario, Kroatio, Norvegio kaj Svislando estas asociigitaj membroj, kaj pluaj partioj estas observantoj. Ekde la jaro 1990 la eksa belga ĉefministro Wilfried Martens estas prezidanto de la eŭropa partio.

Membraj partioj redakti

mallongigo partio ŝtato
ÖVP Österreichische Volkspartei (Aŭstria popola partio)   Aŭstrio
CDH Centro Demokrata Humanista   Belgio
CD&V Christen-Democratisch en Vlaams (Kristandemokratia kaj flandra)   Belgio
DSB Demokrati za Silna Balgarija (Demokratoj por forta Bulgario)   Bulgario
DP Demokraticeska Partija (Demokratia Partio)   Bulgario
GERB GERB (Civitanoj por Eŭropa Evoluo de Bulgario)   Bulgario
SDS Sajus na Demokratiĉni Sili (Unio de demokratiaj fortoj)   Bulgario
KD Kristendemokraterne (La kristandemokratoj)   Danio
KF Det konservative Folkeparti (La konservativa popola partio)   Danio
KDU-ČSL Křesťanská a demokratická unie - Československá strana lidová (Kristana kaj demokratia unio - Ĉeĥoslovakia popola partio)   Ĉeĥio
ODS Občanská demokratická strana (Civitana demokratia partio)   Ĉeĥio
IRL Isamaa ja Res Publica Liit (Patrolanda kaj Respublika Unio)   Estonio
KOK Kansallinen Kokoomus-Samlingspartiet (Nacia koalicio)   Finnlando
UMP Union pour un mouvement populaire (Unio por movado popola)   Francio
CDU Christlich-Demokratische Union (Kristane demokrata unio)   Germanio
CSU Christlich-Soziale Union in Bayern (Kristane socia unio en Bavario)   Germanio (Bavario)
ND Nea Dimokratia (Nova demokratio)   Grekio
PP Partido Popular   Hispanio
UDC Unió Democràtica de Catalunya   Katalunio (Hispanio)
MDF Magyar Demokrata Fórum   Hungario
Fidesz-MPSZ Fidesz-Magyar Polgári Szövetség   Hungario
FG Fine Gael (Familio de irlandanoj)   Irlando
UDC Unione dei Democratici Cristiani e Democratici di Centro (Unio de demokratoj kristanaj kaj centraj, UDC)   Italio
AP Popolari-Unione Democratici per l'Europa (UDEUR)   Italio
FI Forza Italia   Italio
SVP Südtiroler Volkspartei (Sudtirola popola partio)   Italio
DISY Dimokratikos Synagermos   Kipro
TP Tautas Partija (Popola partio)   Latvio
JL Jaunais Laiks (Nova erao)   Latvio
TS Tėvynės Sąjunga (Patria unio)   Litovio
LKD Lietuvos Krikščionys demokratai (Litovaj kristandemokratoj)   Litovio
CSV Chrëschtlech Sozial Vollékspartei   Luksemburgo
PN Partit Nazzjonalista   Malto
CDA Christen Democratisch Appèl   Nederlando
PO Platforma Obywatelska (Civitana Platformo)   Pollando
PSL Polskie Stronnictwo Ludowe (Pola popola partio)   Pollando
PSD Partido Social Democrata   Portugalio
UDMR Romániai Magyar Demokrata Szövetség/Uniunea Democrată a Maghiarilor din România (Demokratia Unio de la Hungaroj en Rumanio)   Rumanio
PD Partidul Democrat   Rumanio
PPCD Partidul Naţional Ţărănesc Creştin Democrat   Rumanio
SDKÚ Slovenská Demokratická a Kresťanská Únia (Slovaka demokratia kaj kristana unio)   Slovakio
SMK-MKP Partio de la Hungara Koalicio (Strana Maďarskej Koalície/Magyar Koalíció Pártja)   Slovakio
KDH Kristandemokratia movado (Kreťansko-Demokratické Hnutie)   Slovakio
NSI Nova Slovenio - Kristana Popola Partio (Nova Slovenija - Krscanska Ljudska Stranka)   Slovenio
SDS Slovenska Demokratska Stranka (Slovena demokratia partio)   Slovenio
SLS Slovenska Ljudska Stranka (Slovena popola partio)   Slovenio
KD Kristdemokraterna   Svedio
M Moderata Samlingspartiet (modera koalicia partio)   Svedio

Asociigitaj membroj redakti

mallongigo partio ŝtato
HDZ Hrvatska Demokratska Zajednica (Kroata demokratia komunumo)   Kroatio
Høyre   Norvegio
CVP Christlichdemokratische Volkspartei    Svislando
EVP Evangelische Volkspartei    Svislando

Observantaj partioj redakti

mallongigo partio ŝtato
PDSH Partia Demokratike e Shqiperise (Albana demokratia partio)   Albanio
PDR Partia Demokrate e Re (nova demokratia partio)   Albanio
AHP Abjadnanaja Hramadsjanskaja Partija   Belorusio
PBNF Partija BNF (Belaruski Narodni Front "Adraĝenje")   Belorusio
SDA Stranka Demokratske Akcije (Partio por demokratia agado)   Bosnio kaj Hercegovino
HDZBiH Hrvatska Demokratska Zajednica Bosne i Hercegovine (kroata demokratia komunumo de Bosnio kaj Hercegovino)   Bosnio kaj Hercegovino
PDP Partija Demokratskog Progresa (Partio por demokratia progreso)   Bosnio kaj Hercegovino
KD Suomen Kristillisdemokraatit   Finnlando
DC Demokratski Centar (Demokratia centro)   Kroatio
HSS Hrvatska Seljacka Stranka (Kroata kamparana partio)   Kroatio
VMRO-DPMNE Vnatrešna Makedonska Revolucionerna Organizacija-Demokratska Partija na Makedonija za Nacionalno Edinstvo   Nord-Makedonio
PPCD Partidul Popular Crestin Democrat   Moldavio
KRF Kristelig Folkeparti   Norvegio
PDCS Partito Democratico Cristiano Sanmarinese   San-Marino
DSS Demokratska Stranka Srbije   Serbio
DHSS Demohriscanska Stranka Srbije   Serbio
G17+ G17 Plus   Serbio
AKP Adalet ve Kalkinma Partisi (Justeca kaj evolua partio)   Turkio
Ruch Narodnyj Ruch Ukrajiny   Ukrainio
NU Naŝa Ukrajina (Nia Ukrainio)   Ukrainio

Eŭropa Popola Partio en eŭropaj institucioj redakti

En la konsisto de EPP estas Prezidantoj de tri ĉefaj eŭropaj institucioj: Prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, Prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj Prezidanto de Eŭropa Parlamento Antonio Tajani.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti