Eŭropa Revizora Kortumo

La Eŭropa Revizora Kortumo estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. Ĝi ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta. La Revizora Kortumo publikigas la rezultojn de siaj laboroj forme de jarraporto, kiu temas praktike pri ĉiuj politikterenoj de EU, de specialaj raportoj pri apartaj temoj, kaj de opinioj. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.

Eŭropa Revizora Kortumo
emblemo
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Revizora Kortumo
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Revizora Kortumo
institucio de Eŭropa Unio • Court of Audit
Komenco 18-a de oktobro 1977 vd
Geografia situo 49° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O (mapo)49.6231666.148679Koordinatoj: 49° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O (mapo)
Sidejo Luksemburgo
Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgo)
Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgo)
DEC
Eŭropa Revizora Kortumo
Eŭropa Revizora Kortumo
Map
Eŭropa Revizora Kortumo
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Prezidanto Klaus-Heiner Lehne
Retejo Oficiala retejo
vdr