Eŭropa Societo por Tradukaj Studoj (EST)

La Eŭropa Societo por Tradukaj Studoj (EST) estas internacia ne-profitcela organizaĵo kiu antaŭenigas esploron pri tradukado, interpretado kaj lokaĵigado.

Eŭropa Societo por Tradukaj Studoj
internacia organizaĵo
Komenco 1993 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo: Jürgen Schopp

Nomo kaj mallongigo redakti

La Societo estis registrita la 28-an de majo 1993 ĉe la Bundespolizeidirektion en Vieno kiel la "Europäische Gesellschaft für Translationswissenschaft" (Eŭropa Societo por Tradukaj Studoj - EST). Kiel asocio sub aŭstria juro, ĝia konstitucio estas en la germana sed la oficiala lingvo de la Societo estas la angla, tial ĉefas la angla nomo. La mallongigo "EST" devas esti prononcata kiel apartaj literoj.

Celoj redakti

La celoj de la Societo kiel deklarita en ties Konstitucio estas:

Historio redakti

La 12-an de septembro 1992, la partoprenantoj ĉe la Internacia konferenco "Translation Studies - An Interdiscipline" en Vieno konsentis krei la Societon, kiu estis oficiale registrita la 28-an de majo 1993[1].

La Societo kongresas ĉiujn tri jarojn, en Prago (1995), Granado (1998), Kopenhago (2001), Lisbono (2004), Ljubljano (2007), Leuven (2010), Germersheim (2013), Århus (2016) kaj Stellenbosch (2019). La okazigo de la deka kongreso estas planata en 2022 en Oslo.

Komitatoj redakti

La Socito funkcias pere de sistemo de estraroj kaj komitatoj, ĉiu kun specifa tasko: la administra estraro, la konsila estraro, la juna sciencista premia komitato, la eventa subtena komitato, la libro-aĉeta subtena komitato, la Doktoreca Studa Komitato, la tradukada komitato, la terminara komitato kaj la komitato rilate al tutmonda reto de doktoriĝaj programoj pri tradukaj studoj kaj doktoriĝaj programoj kiuj inkluzivas komponanton de tradukscienco (angle: International Doctorate in Translation Studies, mallonge ID-TS).

Prezidantoj:

  • Mary Snell-Hornby (1992–1998)
  • Yves Gambier (1998–2004)
  • Daniel Gile (2004–2010)
  • Anthony Pym (2010–2016)
  • Arnt Lykke Jakobsen (2016–2019)

En 2011 la Societo ankaŭ kreis la tradukan komitaton por komisii tradukojn de esploroj en tradukscienco. La terminara komitato estis kreita post la kongreso en 2013 por produkti terminaron rilate al terminoj pri tadukscienco kaj por helpi instigi la vikiprojekton pri tradukscienco.

Premioj redakti

La Societo atribuas ĉiujare plurajn premiojn: al junaj sciencistoj por ĉeesti somerajn lernejojn pri tradukscienco, al akademiaj departementoj por aĉeti publikaĵojn pri tradukscienco. Ĝi donas ankaŭ premion por la organizado de traduksciencaj eventoj kaj por la tradukado de esploro rilate al tradukado.

Ĉiujn tri jarojn ĝi ankaŭ donas premion al la plej bona juna sciencisto en tradukscienco.

Rimedoj por esploristoj redakti

La retejo pri rimedoj de la Societo (ekstera ligilo) inkluzivas ligilojn al listoj de konferencoj, asocioj de tradukistoj, retaj revuoj, esplorgrupoj, institucioj pri trejnado de tradukistoj, retaj bibliografioj kaj filmitaj intervjuoj kun tradukakademiuloj. La retejo ankaŭ donas ligilojn al esploroj en tradukaj studoj kaj al reta kolekto de konsiloj kaj gvidlinioj por junaj esploristoj.

Publikaĵoj redakti

La Societo eldonis librojn surbaze de la diskutoj okaze de ĝiaj trijaraj konferencoj:

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti