Eŭropa Kosm-Operacia Centro

precipa el pluraj operaciaj centroj de la Eŭropa Kosma Agentejo

La Eŭropa Kosmo-Operacia Centro (EKOC) aŭ alternative Eŭropa Spac-Operacia Centro (ESOC) - (angle European Space Operations Centre, france Centre européen d'opérations spatiales, germane Europäisches Raumflugkontrollzentrum) estas la precipa el pluraj operaciaj centroj de la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA, angle European Space Agency, ESA, france Agence spatiale européenne, ASE, germane Europäische Weltraumorganisation, mallongigata angle). Ĝi situas en Darmstadt (federacia lando Hesio de Germanio), nome en ties "eŭropa kvartalo" de la centra okcidenta urbodistrikto Waldkolonie, kaj inaŭguriĝis la 8-an de septembro 1967.

Eŭropa Kosm-Operacia Centro
kontrolcentro de kosmaj flugojinterregistara organizaĵo
Komenco 8-a de septembro 1967 vd
Geografia situo 49° 52′ 15″ N, 8° 37′ 22″ O (mapo)49.870968.62264Koordinatoj: 49° 52′ 15″ N, 8° 37′ 22″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Darmstadt
Eŭropa Kosm-Operacia Centro (Germanio)
Eŭropa Kosm-Operacia Centro (Germanio)
DEC
Eŭropa Kosm-Operacia Centro
Eŭropa Kosm-Operacia Centro
Map
Eŭropa Kosm-Operacia Centro
Retejo Oficiala retejo
vdr
ĉefa konstruaĵo
la centra kontrolejo de ESOC

Ĝi estas la kontrola centro por plej multaj kosmoesploraj misioj de la agentejo. Iom pli ol 800 kunlaborantoj prizorgas pli-malpli 12 projektojn samtempe. Dum la projekta planado la fakulaj teamoj rekomendas pri taŭgaj transportaj raketoj, flugaj kaj orbitaj vojoj de la kosmaj projektoj kaj surteraj komunikejoj. La centro krome inkluzivas la teamon de la agenteja progremo pri spac-situacia kontrolado (angla projektonomo Space Situational Awareness).

Eksteraj ligiloj redakti