La Cinklo, Eŭropa cinklo, Eŭrazia cinklo aŭ Blankagorĝa cinklo (Cinclus cinclus) estas ĉeakva paserina birdo kiu troviĝas en Eŭropo kaj Mezoriento. Tiu specio estas dividita en kelkaj subspecioj laŭ koloraj diferencoj, ĉefe de la brusta zono. La cinklo estas fortika, mallongvosta birdo, malhela supre kaj blankabrusta, ege asocia al rapidaj fluantaj riveroj, rojoj kaj torentoj aŭ kun la lagoj kien tiuj alfluas. La vorto "cinklo" taŭgas ankaŭ por la kvin specioj de la genro Cinclus, sed tre pfte oni uzas antonomazie por tiu specio kio estas tre konata kaj disvastigata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa cinklo
Eŭropa cinklo Kanto
Eŭropa cinklo
Kanto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Specio: C. cinclus'
Cinclus cinclus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Formortinta
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Formortinta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Cinclus cinclus01 distr-2

    Aspekto redakti

     
    Cinklo, 23.02.2014 en Rådvad (15 km norde de Kopenhago) - foto de Eva Hoeg. Klare videblas la blankaj gorĝo kaj brusto.

    Tiu birdo estas mezaveraĝe ĉirkaŭ 18 cm longa sed eblas el 17 al 20 cm, kun enverguro de 25 al 30 cm kaj pezo de 55 al 75 g. La kapo, nuko kaj supra dorso de plenkreskulo (gularis kaj aquaticus) estas malhele ĉokoladbrunaj, la dorso malhele ardezgriza nuance al nigro kun skvameca aspekto kiu ŝajnas nigra distance, kaj la flugiloj kaj mallonga vosto estas brunaj. La mentono, gorĝo kaj supra brusto estas tre kontraste blanka (kio nomigas la specion), sekve de helbruna zono kiu gradiĝas malhele al nigro en ventro kaj flankoj. La beko estas rekta, mezlonga, akrapinta kaj preskaŭ nigra, la gamboj kaj irisoj estas brunaj. C. c. cinclus havas nigran ventrostrion.

    Junuloj estas grizecbrunaj kaj ne havas helbrunan subbrustan zonon.

    Subspecioj redakti

    La nomiga Nigraventra cinklo, C. c. cinclus, ne havas helbrunan subbrustan zonon. Ili reproduktiĝas en norda Eŭropo kaj vagadas al pli mildaj regionoj vintre. Ili estis vidataj en Britio multajn fojojn. La cinklo de Britio kaj Irlando, C. c. gularis kaj la centreŭropa raso C. c. aquaticus estas ĉefe loĝantaj birdoj.

    La populacio de Kipro iĝis formortinta komence de la 1950-aj jaroj. Ili estis priskribitaj kiel distinga subspecio, la Kipra cinklo (C. c. olympicus), sed ties valido estas dubinda.

    Kutimoj redakti

    La Cinklo ofte ripozas kliniĝante spasme havante sian mallongan voston supren (kiel plej parto de trogloditedoj) sur la rokoj kontraŭ kiuj la akvo frapas kaj kirliĝas. Ili flugas rapide kaj rekte per siaj mallongaj flugiloj zumantaj milde kaj sen ĉesoj aŭ glidado, kantante stridan zil, zil, zil; ili ofte flugas malalte super la surfaco. Ili foje falas en akvon kaj subnaĝas aŭ plonĝas per malgranda plonĝofrapo. El ripozejo ili povas piediri enakve kaj merĝi, foje piedirante per forta alkroĉado de siaj piedoj al la grundaj rokoj, sed la kutima metodo de progreso sub la surfaco estas naĝado, uzante la flugilojn efike por flugi (subnaĝi) subakve.

    Tiele ili sekurigas sian manĝon, kutime akvajn senvertebrulojn inklude Trikopterojn kaj aliajn akvajn larvojn, skarabojn, Limnaea, Ancylus kaj aliajn moluskojn de fluanta akvo, kaj ankaŭ malgrandajn fiŝojn. Preferata manĝo estas la malgranda krustulo Gammarus, kaj aliajn amfipodajn salikokojn. Ili ankaŭ piediras kaj kuras sur bordoj kaj rokoj serĉante terajn senvertebrulojn.

    La vintra kutimaro de la cinkloj varias konsiderinde kaj ŝajne laŭ individuoj. Kiam la montotorentoj frostiĝas, ili devas malsupreniri al malaltaj teroj kaj eĉ viziti marbordojn, sed kelkaj restas, se estas iom da malferma akvo. Ili videblas kutime solaj aŭ laŭ paroj, sed vintre ili povas ripozi pogrupe en ŝirmita ripozejo ekzemple sub ponto. La rilato al rivero estas simila al tiu de la alciono kaj foje videblas ke rivero havas tri partojn: en la plej alta loĝas sole cinkloj, en la meza koincidas cinkloj (ĉefe en la plej altaj zonoj) kun alcionoj kaj en la plej malsupra (kaj kutime ankaŭ malpli torenta) estas nur alcionoj.

    La masklo havas dolĉan kanton kvazaŭ de Troglodito. Dum pariĝado la masklo kantas dum li kuras kaj sinteniĝas, montrante sian blankegan bruston, kaj por montrado li faras longajn kaj altajn flugojn, kiel tiuj de Alciono, akompane de akraj metalecaj alvokoj klink, klink, diferenca el la normala zil.

    Reproduktado redakti

     
    ovoj de Cinclus cinclus - Muzeo de Tuluzo

    La nesto estas ĉe akvo. Ĝi estas granda, balonforma aŭ ovalforma, kiel granda nesto de trogloditedo, konstruita en fendo aŭ truo en roko, en konstruero aŭ subponto kaj pli rare en pendanta branĉo. Ĝi estas komponita el musko, mortinta herberoj kaj folioj. Tiu pilko tamen estas fakte ŝirmejo. Kutime kaŝita sub kaŝilo estas la enirejo al la reala nesto ene, taso el herberoj aŭ junkoj, preskaŭ tiom granda kiom tiu de merlo, kovrita el folioj de kverko, fago aŭ aliaj arboj. La ino kutime demetas 3 al 6 blankajn ovojn inter marto kaj majo, kiujn kovas dum 14 al 16 tagoj. La masklo zorgas la neston nur kiam la ino iras manĝi aŭ manĝigas ŝin. Oni faras unu aŭ du ovodemetadojn, kutime en la sama nesto. Elnestiĝo okazas post 25 tagoj kaj la gepatroj povas ankoraŭ manĝigi la idaron kelkajn tagojn. Se oni ĝenas la idojn, se ili jam plumkovriĝis, ili tuj falas ankaven kaj plonĝas.

    Krome redakti

    La Cinklo estas la nacia birdo de Norvegio.

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti