Eŭropa fago

specio de plantoj

La eŭropa fago[mankas fonto]ordinara fago[1] (latine Fagus sylvatica) estas decidua arbospecio, kiu apartenas al la familio fagacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa fago
Foliaro de Eŭropa fago
Foliaro de Eŭropa fago
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Fago Fagus
Fagus sylvatica
L. 1753
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Natura disvastiĝo redakti

La natura arealo etendiĝas ekde suda Svedujo (kun iuj izolitaj ejoj en suda Norvegujo) ĝis centra Italujo, okcidente ĝis Francujo, suda Anglujo, norda Portugalujo, centra Hispanujo, kaj oriente ĝis nordokcidenta Turkujo, kie ĝi miksiĝas kun la orienta fago (F. orientalis), kiu anstataŭas ĝin pli fore oriente. En Balkana duoninsulo ĝi montras ian hibridiĝon kun la orienta fago; tiuj hibridaj arboj nomiĝas Fagus × taurica. En la suda parto de sia arealo ĉirkaŭ Mediteraneo, ĝi vegetas nur en montarbaroj, je altitudo de 600–1 800 m. Kvankam ofte konsiderata kiel indiĝena en suda Anglujo, freŝdataj pruviloj sugestas, ke ĝi alvenis en Anglujo nur proksimume en 4 000 antaŭ Kristo, aŭ 2 000 jarojn post la formiĝo de Manika Markolo post la glaciepokoj; eblas ke ĝi estis enkondukita dum la Ŝtonepoko de la homo, kiu uzis la nuksojn kiel manĝaĵon [2]. Tiu palearktisa specio estas klasifikita kiel hejma en suda Anglujo kaj kiel nehejma en la nordo, kie ĝi ofte estas forigita de 'indiĝenaj' arbaroj [3]. Lokaj polenoregistraĵoj el la Ferepoko estas raportitaj de Sir Harry Godwin pri la nordo de Anglujo. Ŝanĝiĝantaj klimataj cirkonstancoj povas submeti fagajn populaciojn en suda Anglujo al pligrandiĝanta streso kaj dum ne eblos konservi la nuntempajn proporciojn de fago je iuj ejoj, oni konjektas ke cirkonstancoj por la eŭropa fago en nord-okcidenta Anglujo restos favoraj aŭ eĉ pliboniĝos. La specio ofte estas plantata en Britujo.

Priskribo redakti

 
Eŭrop-faga ŝoso kun nuksoj kaj kupuloj
 
Fagus sylvatica - Muzeo de Tuluzo

Ĝi estas granda arbo, kapabla atingi altecojn ĝis 49 m [4] kaj trunkajn diametrojn de 3 m, kvankam pli tipe 25–35 m pri la alteco kaj ĝis 1,5 m pri la trunkaj diametroj. 10-jara arbido proksimume altas 4 m. La eŭropa fago atingas tipan aĝon de 150 ĝis 200 jaroj, kvankam kelkfoje ĝis 300 jaroj. La habito varias laŭ la kreskadaj cirkonstancoj; en arbaro, ĝi emas havi longan, sveltan hel-grizan trunkon kun mallarĝa arbokrono kaj suprenirantaj branĉoj, en izolita pozicio kun sufiĉa flanka lumo la trunko estas mallonga kun granda kaj larĝe plivastiĝanta krono kaj tre longaj branĉoj.

La folioj estas alternantaj, simplaj, kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj [5], 5–10 cm longaj kaj 3–7 cm larĝaj, kun 6-7 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (7-10 nervuroj ĉe Fagus orientalis). Kiam ili estas krenelaj, tiam troviĝas unu punkto je ĉiu nervura pinto, neniam iu ajn punktoj inter la nervuroj. La burĝonoj estas longaj, sveltaj, 15–30 mm longaj kaj 2–3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4–5 mm), kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn.

Ofte la folioj ne estas aŭtune apartigitaj kaj anstataŭe restas sur la arbo ĝis la printempo. Tiu proceso estas nomata marĉesenzo. Ĝi speciale okazas, kiam temas pri arbidoj sed ofte daŭras sur la pli malaltaj, branĉoj kiam la arbo estas matura.

La eŭropa fago ekfloras kiam ĝi aĝas inter 30-80 jaroj. La floroj estas etaj amentoj kiuj printempe aperas nelonge post la folioj.

La semoj, nomitaj fagonuksoj, estas etaj kaj triangulaj. Ili longas 15–20 mm kaj larĝas 10 mm je la bazo. Estas du nuksoj en ĉiu kupulo, aŭtune maturiĝantaj, 5–6 monatojn post polenado. Flora kaj sema produktaĵoj estas speciale abundaj dum jaroj, kiuj sekvas varmegan, sekan someron, kvankam malofte por du sinsekvantaj jaroj. La nuksoj estas grava nutraĵo por birdoj, ronĝuloj kaj en la pasinteco ankaŭ por homoj, kvankam ili estas nur tre malofte home manĝataj. Iomete toksaj por la homo se manĝataj grandkvante, kaŭze de la taninoj, kiujn ili enhavas, dum la 19-a jarcento en Anglujo ili tamen estis elpremitaj por obteni oleon, kiu estis uzata por kuirado kaj en lampoj. Ili estis ankaŭ krudaĵo por produkti farunon. Tiu ĉi estis manĝebla post eliminado de la taninoj per trasorbigado.

Kreskadaj cirkonstancoj redakti

Klimato kaj temperaturoj varias, kvankam la humideco devas esti konstanta. Nemulto estas postulata de la grundo, se tiu ĉi estas sufiĉe drenata. Kvankam nepostulema de la grunda tipo, eŭropa fago havas plurajn signifajn bezonaĵojn: humidan atmosferon (precipitaĵon sufiĉe distribuitan tra la jaro, ripetajn nebulojn) kaj bone drenitan grundon. La eŭropa fago ne toleras ekscesan stagnantan akvon. Ĝi preferas modere fertilan grundon, kalkecan aŭ iomete acidan, tial oni trovas ĝin pliofte je montetaj flankoj ol je la fundo de argila baseno. Ĝi toleras severan vintran malvarmon, sed estas sentema al printempa frosto. En la norvega oceana klimato, plantitaj fagoj vegetas tiel fore norde kiel Trondheim.

 
Samaĝa, densa kaj maljuna fagarbarero, preparita por regenerado (vidu la junajn arbojn sub la maljunaj) en la brusela parto de la Soniaka Arbaro.

Fagaro estas tre malluma kaj malmultaj plantospecioj kapablas postvivi tie, kie la suno apenaŭ atingas la grundon. Junaj fagoj preferas iom da ombro kaj povas malbone vegeti en plena sunlumo. En senarbigita arbaro Eŭropa fago ĝermos kaj tiam mortos kaŭze de ekscesa sekeco. Sub kverkoj kun limigita foliara kovraĵo ĝi rapide altece superos ilin kaj, kaŭze de la densa faga foliaro, la kverkoj mortos pro manko de sunlumo. Forstistoj povas pluvivigi la kverkojn hakante la junajn fagojn per serpo je 10 cm super la grundonivelo. Tia farado povas rezultigi belegajn bonsajojn.

La radiksistemo [6] estas diska [7], eĉ supraĵa, kun grandaj radikoj kiuj disvastiĝas ĉiudirekte. La eŭropa fago formas ektotrofajn mikorizojn kun diversaj fungoj inkluzive de membroj el la genroj Amanita, Boletus, Cantharellus, Hebeloma kaj Lactarius; tiuj fungoj ludas gravan rolon por plibonigi la ensorbado de akvo kaj nutraĵaj elementoj el la grundo.

En la arbaroj kaj duonarbaroj de suda Britujo, fago estas superreganta al kverko kaj ulmo sude de linio ekde proksimume Suffolk ĝis Cardigan. Kverkoj estas dominantaj arbaraj arboj norde de tiu linio. Unu el la plej belaj eŭrop-fagaj arbaroj, Soniaka Arbaro (Forêt de Soignes/Zoniënwoud), troviĝas sudoriente de Bruselo, Belgujo. La fago estas dominanta arbospecio en Francujo kaj konstituas ĉirkaŭ 10% de la francaj arbaroj.

Fenologio redakti

 
Eŭropa fago, plantita sur digo (arbostria limo) en Skotujo.

Printempa folia burĝonado ekas sub influo de kombinaĵo de taga longeco kaj temperaturo. Ĉiu jaro ekburĝonado okazas ekde meza aprilo ĝis la komenco de majo, ofte kun rimarkinda precizo (ene de kelkaj tagoj). La akurateco estas pli granda en la nordo de la arealo ol en la sudo, kaj je altitudo de 600 m pli ol je marnivelo.

La eŭropa fago signife investas somere kaj aŭtune por la sekvanta printempo. Someraj cirkonstancoj, precipe sufiĉa precipitaĵo, fiksas la nombron de folioj, enfermitaj en la burĝonoj. Aŭtune, la arbo formas la rezevaĵojn kiuj subtenos sin printempe. En bonaj cirkonstancoj , burĝono povas produkti ŝoson kun ĝis dek aŭ pli da folioj. Printempe la terminala burĝono ekskrecias hormonan substancon kiu ĉesigas la divolviĝon de la kromaj burĝonoj. Tiu emo, kvankam forta je la eko de ilia ekzisto, estiĝas malpli forta ĉe pli maljunaj arboj.

Estas nur post burĝonado ke radika kreskado de la jaro ekas. La unuaj radikoj kiuj aperas estas tre maldikaj (kun diametro de malpli ol 0,5 mm). Pli malfrue, post ondo de tersupraĵa kreskado, pli dikaj radikoj kreskas je konstanta maniero.

Uzado redakti

 
Ligno de eŭropa fago
 
Transversa tranĉo de trunko de eŭropa fago.
 
Fagus sylvatica - MHNT

Eŭropa fago estas tre populara ornamenta arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nordameriko kaj Novzelando. Ekde la frua 19-a jarcento estas granda nombro de ornamentaj kultivaroj de la eŭropa fago, kreitaj per hortikultura selekto, ofte ripetfoje; ili inkluzivas :

  • Purpura fago (Fagus sylvatica Purpurea- Grupo) – purpuraj folioj, en multaj selektaĵoj estiĝante malhele spinacoverdaj mez-somere. En Usono Charles Sprague Sargent notis la plej fruan aperon en hortokulturista katalogo de 1820, sed en 1859 "la plej bela purpur-fago en Ameriko…pli ol kvin dek futojn alta" estis raportita en la terenoj de Thomas Ash, Esq., Throgs Neck, New York [8]; ĝi devis esti pli aĝa ol kvar dek jarojn je tiu tempo.
  • Filik-folia fago (Fagus sylvatica Heterophylla-Grupo) – folioj profunde segil-dentaj ĝis linio-formaj
  • Nana fago (Fagus sylvatica Tortuosa-Grupo) – karakterizaj tordita trunko kaj branĉoj (Süntel-fago)
  • Plorfago (Fagus sylvatica Pendula-Grupo) – pendantaj branĉoj
  • Davik-fago (Fagus sylvatica 'Dawyck') – kolona habito
  • Orkolora fago (Fagus sylvatica 'Zlatia') – foliaj orkoloraj printempe

La ligno de la eŭropa fago estas uzata por la fabrikado de multaj objektoj kaj laboriloj. Kaŭze de sia fajna teksturo la ligno estas facile prilaborebla, trasorbigebla, farbebla (escepte de sia trunk-kerno), vernisebla kaj gluebla. Per vaporigado la ligno estiĝas eĉ maŝine pli prilaborebla. Ĝi liveras elstaran finrezulton kaj rezistas al kunpremo kaj al fendiĝo. Segado kelkfoje estas malfacila kaŭze de splitado, kaj la ligno estas rigida, kiam oni kurbigas ĝin. La denseco de la ligno estas 720 kg per kubmetro [9].

Ĝi estas speciale bone adaptita por eta ĉarpentado, precipe meblaro. Ekde seĝoj ĝis pargeto kaj ŝtuparoj, la eŭropa fago povas servi al io ajn alia ol al forta struktura subteno, se oni ne postlasas ĝin eksterdome. Ĝia dureco igas ĝin ideala por fabriki lignajn maleojn kaj stablojn. La ligno de la eŭropa fago tamen facile putras, se ĝi ne estas protektita per gudro surbaze de distilaĵo de sia propra arboŝelo (kiel uzate ĉe ŝpaloj). Ĝi pli konvenas por lignopasto ol multe da aliaj foliarboj, kvankam ĝi estas nur neofte uzata por tiu celo. La kodo por ĝia uzado en Eŭropo estas FASY (el FAgus SYlvatica). La eŭropa fago ankaŭ estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj brullignoj por kamenoj [10]. Primara Produkto AM 01, servante al fumaĵado, estas produktita el Fagus sylvatica L.[11].

Damaĝantoj redakti

 
Aspekto de infekto de Biscogniauxia numularia

Etaj tipaj gajloj sur la folioj estas kaŭzitaj per Mikiola fagi.

La insekto Cryptococcus fagisuga kun kune la fungo Nectria coccinea kaŭzas gravan malsanon de la arboŝelo.[12] La fungo Nectria ditissima kaŭzas kancerojn sur la branĉoj.

Biscogniauxia nummularia estas askofunga primara infekta agento de la eŭropa fago, kaŭzanta deŝiriĝan kanceron kaj lignan putraĵon. Ĝi troveblas dum la tuta jaro kaj ne estas manĝebla.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. fago en PIV ĉe vortaro.net
  2. Harris, E. (2002). Goodbye to Beech? Farewell to Fagus? Quarterly Journal of Forestry 96 (2): 97.
  3. angle http://www.forestry.gov.uk/newsrele.nsf/WebPressReleases/1A301105A92950FE80257012002508A0 Arkivigite je 2010-01-28 per la retarkivo Wayback Machine forestry.gov.uk
  4. angle Grandaj arboj.
  5. esperante Eichholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, 2-a eldono, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 354 ISBN 0-919186-32-7
  6. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p.4
  7. Simon, Karl-Hermann 1995, p.5
  8. Andrew Jackson Downing and Henry Winthrop Sargent 1859 : A Treatise on the Theory and Practice of Landscape Gardening, Adapted to North America, p.150.
  9. angle Steamed Beech. Niche Timbers. Elŝutita 2009-08-20.
  10. angle Nov 2, 2007 Arkivigite je 2007-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  11. angle European Food Safety Authority (EFSA) Scientific Opinion on Safety of smoke flavour - Primary Product – AM 01 8 January 2010
  12. Malsano kaj aermalpurigo[rompita ligilo] france

Bibliografio redakti

  • esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp.
  • france Teissier du Cros E., F. Le Tacon, G. Nepveu, J. Pardé, R. Perrin, J. Timbal 1981 : Le hêtre. Institut National de la Recherche Agronomique - Département des Recherches Forestières, Paris Cedex 07, 614 p. ISBN 2-85340-372-6

Eksteraj ligiloj redakti