Perca fluviatilis, komune konata kiel eŭropa perkoordinara perko, estas predanta specio de perko (el la ordo de Perkoformaj fiŝoj) troviĝanta en Eŭropo kaj Azio. En kelkaj areoj ĝi estas konata kiel ruĝnaĝila perkoangla perko, kaj ĝi estas ofte konata simple kiel perko. La specio estas populara celo por fiŝhokistoj kaj pro tio ĝi estis amplekse enmetita for de sia indiĝena areo al, ekzemple, Aŭstralio, Novzelando kaj Sudafriko. En kelkaj lokoj de Aŭstralio perkoj kaŭzis gravan damaĝon al indiĝenaj fiŝaj populacioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Superordo: Protakantopterigo Protacanthopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Perkedoj Percidae
Genro: Perkoj Perca
Specio: Perko P. fluviatilis
Perca fluviatilis
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eŭropa perko estas verdeca kun ruĝaj pelvaj, anusaj kaj vostaj naĝiloj. Ili havas 5 al 9 malhelajn vertikalajn striojn en siaj flankoj.

La Eŭropaj perkoj povas ege varii laŭ grando depende de la akvejo. Perkoj povas vivi ĝis 22 jarojn, kaj pli maljunaj perkoj estas ofte multe pli grandaj ol averaĝe; la maksimuma registrita longo estis 60 cm. La Brita rekordo estas 2.8 kg, sed ili kreskas plie en kontinenta Eŭropo ol en Britio. Aŭguste de 2012 la oficiala tutmonda rekordo, agnoskita de la Internacia ĈasFiŝkapta Asocio aŭ IGFA estis de 2.9 kg ĉe perko el Finnlando.[1] Pro malalta salniveloj de la Balta Maro, ĉefe ĉe la Finna arkipelago kaj la Botnia Maro, tie vivas kaj prosperas multaj nesalakvaj fiŝoj. Tiu perko speciale abundas kaj kreskas ĝis konsiderinda grando pro la dieto de Balta haringo.

Notoj redakti