Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II

(Alidirektita el Eŭropa valutoŝanĝa mekanismo)

La Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II (angle European Exchange Rate Mechanism II respektive ERM II, france Mécanisme de taŭ de change européen II respektive MCE II, germane Europäischer Wechselkursmechanismus II respektive WKM II) estas interkonsento inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio, kiuj estas survoje al apliko de la komuna valuto Eŭro. La interkonsento validis ekde la jaro 1999. Ĝi fiksas la valutoŝanĝan kurzon de la naciaj valutoj de la partoprenantaj landoj al la komuna eŭropa valuto, kaj fiksas la procentaĵon, laŭ kiu rajtas ŝanĝiĝi tiu kurzo.

Mapo de la eŭropaj ŝtatoj kun ligo al la valuto Eŭro

Bazo redakti

La ŝanĝa kurzo inter valutoj, kiuj partoprenas la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo, kaj la komuna valuto Eŭro rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 15 procentoj, sed eblas fiksi malpli grandan procentaĵon. Tiun eblecon ĝis nun nur uzas Danio: la kurzo inter la Dana krono kaj la Eŭro rajtas ŝanĝiĝi maksimume je 2,25 procentoj.

Ŝtatoj, kiuj volas enkonduki la eŭropan valuton kiel nacia valuto, antaŭ tiu paŝo devas dum almenaŭ du jaroj esti partoprenintaj la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo - jen unu el kvar kriterioj necesaj antaŭ ol ŝtato rajtas je enkonduko de la Eŭro.

Historio redakti

La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo ekvalidis la 1-an de januaro 1999 kaj signifis la faktan enkondukon de la Eŭro, kvankam tiam ankoraŭ ne cirkulis ajna Eŭro-monero aŭ -monbileto ie en Eŭropo. Ekde tiam naŭ aldonaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. Danio kaj Grekio estis la unuaj landoj: Grekio aŭtomate forlasis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo, kiam la 1-an de januaro 2001 ĝi enkondukis la eŭropan valuton kiel nacia valuto. Danio aplikas la interkonsenton ĝis hodiaŭ kaj ne estas planoj enkonduki la eŭropan valuton enlande.

La 27an de junio 2004 la ŝtatoj Estonio, Litovio kaj Slovenio kiel unuaj el la mezeŭropaj landoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. Slovenio enkondukis la eŭropan valuton la 1-an de januaro 2007.

Estonio (ekde la jaro 1993) kaj Litovio (ekde februaro 2002) jam antaŭ la aliĝo al la interkonsento estis ligintaj siajn valutojn fikse al la Germana marko respektive la Eŭro. Malto la 29-an de aprilo 2005 ankaŭ fiksis sian nacian valuton al la eŭropa. Latvio simile ekde la 1-a de januaro 2005 fikse ligis sian valuton Lato al la Eŭro. Tiuj fiskaj ligoj tamen estis unuflankaj konsentoj de la naciaj ŝtatoj - la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto ĉe Majno laŭkontrakte nur post aliĝo de ŝtato al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo kaj posta troa misrilato de la nacia kaj eŭropa valutoj de la valuta ligo devas interveni: centra interveno nepras, kiam la misrilato atingas la limon de 15 procentoj, sed eblas ankaŭ jam pli frue, kiam pli eta misrilato videbliĝas.

La 29an de aprilo de 2005 la Eŭropa Komisiono anoncis la aliĝon de la ŝtatoj Latvio, Malto kaj Kipro al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo. Tiu decido antaŭe ne publikiĝis, por eviti spekuladojn ĉe la eŭropaj borsoj. La 25-an de novembro 2005 ankaŭ Slovakio, same sen antaŭanonco, aliĝis al la interkonsento.

Laŭ la stato de 2007 do sep landoj partoprenis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo. El ili, Kipro kaj Malto enkondukis la komunan eŭropan valuton la 1-an de januaro 2008, Slovakio la 1-an de januaro 2009 kaj Estonio la 1-an de januaro 2011. Sekva membroŝtato estis Latvio, kiu enkondukis la valuton la 1-an de januaro 2014. Tio laŭ la stato komence de la jaro 2014 restigas nur la membrojn Litovio kaj Danio en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo 2. Litovio alcelas enkondukon de la Eŭro en 2015[1], dum Danio ne havas konkretajn planojn.

Kandidataj ŝtatoj redakti

El inter la 27 ŝtatoj de la Eŭropa Unio 20 enkondukis la valuton Eŭro kiel nacia valuto kaj 7 pliaj ligis sian nacian valuton al la Eŭro per la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. Do restas nur 6 pliaj ŝtatoj, kiuj estas teoriaj kandidatoj por la interkonsento: Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Svedio.

Krom Danio ĉiuj EU-ŝtatoj havas la devon strebi al enkonduko de la Eŭro kaj do membriĝi en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo. Tamen kun la escepto de Bulgario, kies valuto jam pro unuflanka konsento estas fiksite ligita al la Eŭro, la akcepto de pliaj ŝtatoj al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo laŭ momenta stato dum la venontaj jaroj ne estas planata.

Prijuĝo redakti

La Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo 2 ĝis nun montriĝis stabila instrumento por fiksi valutoŝanĝajn kurzojn survoje al integrigo de novaj naciaj ekonomioj al la superŝtata ekonomio de komuna valuto. Ekde ĝia ekfunkcio dum la jaro 1999, neniu el la naŭ aliĝintaj ŝtatoj devis forlasi la interkonsenton pro malebleco teni la fiksan kurzon inter la nacia kaj la eŭropa valutoj, kaj sep el ili sen pliaj korektoj de la valutoŝanĝa kurzo sukcesis enkonduki la eŭropan valuton kiel nacia valuto.

Jam eksaj membroj de la Valutoŝanga Mekanismo II
ŝtato valuto kurzo
(1 EUR =)
aliĝo al la interkonsento malaliĝo (= enkonduko de la Eŭro)
Grekio Moderna Greka draĥmo 340,750 1-a de januaro 1999 31-a de decembro 2000
Slovenio Slovena tolaro 239,640 27-a de junio 2004 31-a de decembro 2006
Kipro Kipra pundo 0,583700 29-a de aprilo 2005 31-a de decembro 2007
Malto Malta liro 0,429300 29-a de aprilo 2005 31-a de decembro 2007
Slovakio Slovaka krono 30,1260 25-a de novembro 2005 31-a de decembro 2008
Estonio Estona krono 15,6466 27-a de junio 2004 31-a de decembro 2010
Latvio Latva lato 0,702804 29-a de aprilo 2005 31-a de decembro 2013
Litovio Litas 3,45280 31-a de decembro 2014
Kroatio Kuna 7,53540 31-a de decembro 2022

Referencoj redakti