Eŭropaj inundoj de 2002

(Alidirektita el Eŭropaj inundoj 2002)

En aŭgusto 2002 inundo kaŭzita de pli ol semajno da kontinuaj pluvegoj detruis partojn de Eŭropo, mortigante dekojn, forpelante milojn kaj kaŭzante damaĝojn kun valoro de miliardoj da eŭroj en Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio, Rusio, Slovakio kaj Ukrainio. La inundo havis grandon atendatan okazi proksimume unufoje jare. Senprecedencaj inundaj altecoj estis registritaj kaj almenaŭ 110 homoj mortis. En decembro 2002, totalaj taksoj pri ekonomiaj damaĝoj superis 15 miliardojn da eŭroj, el kiuj 15% estis asekuritaj.

Disvolviĝo de la inundoj redakti

Inundoj rezultis de la paŝo de du "ĝenovaj" malaltpremaj sistemoj (nomataj Hanne kaj Ilse fare de la Libera Universitato Berlino), kiuj alportis varman humidan aeron de Mediteraneo norden. Oni kredas, ke la efikoj de "El-Ninjo" eble kontribuis, kvankam aliaj malkonsentas. La inundoj iom post iom moviĝis orienten laŭ la Danubo. kvankam la damaĝoj en la grandaj urboj ĉe ĝiaj bordoj ne estis tiel severaj kiel en la lokoj trafitaj de la inundoj poste.

Kiam la pluvado moviĝis nordorienten al la Bohemia arbaro kaj al la fontaj areoj de la riveroj Elbo kaj Vultavo, la rezultoj estis katastrofaj akvoniveloj unue en la aŭstraj areoj Mühlviertel kaj Waldviertel kaj poste en Ĉeĥio, Turingio kaj Saksio. Pluraj vilaĝoj en Norda Bohemio, Turingio kaj Saksio estis pli-malpli detruitaj de riveroj, kiuj ŝanĝis siajn kursojn aŭ amase superfluis siajn bordojn.

La inundoj, kiuj trafis Eŭropon dum aŭgusto 2002, estis parto de pli granda sistemo, kiu ankaŭ influis Azion. Pluraj riveroj en la regiono, inkluzive de Vultavo, Elbo kaj Danubo atingis rekordajn maksimumojn.

Vidu ankaŭ redakti