Eŭropo - Demokratio - Esperanto

politika partio

Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) estas politika movado, kiu deziras pere de Esperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration kaj plurlingveco en Eŭropo.

La simbolo de Eŭropo - Demokratio - Esperanto
1-a Internacia Konferenco de EDE, okazinta en 2009
Partoprenantoj de la 1-a Internacia Konferenco de EDE en 2009 antaŭ la junulargastejo de Strasburgo
Informstando de EDE en Kehl, Germanio, 2009

Ĝia franca branĉo Europe–Démocratie–Espéranto partoprenis unuafoje en elektado por la Eŭropa Parlamento, en 2004, Francio. La franca branĉo partoprenis same en 2009, 2014 kak 2019 la balotojn. La germana branĉo, Europa–Demokratie–Esperanto, malsukcesis kolekti 4000 subtenajn subskribojn en 2004 kaj 2014, necesajn por la partopreno en Germanio. Europa–Demokratie–Esperanto sukcesis kolekti 5240 subskribojn en 2009, tiel ili partoprenis la elektojn. Ĉiu alia landa branĉo de la movado ne sukcesis atingi la necesajn lokajn antaŭskribitajn kondiĉojn por la balotebleco.

Celoj kaj programo redakti

Laŭ la statuto de la Federacio de EDE, la "ĉefideo" de la movado estas "provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration".[1]

La statuto de EDE-Germanio precizigas, ke oni deziras pere de Esperanto i.a. "akceli la ideon de Unuiĝanta Eŭropo", "ebligi transliman politikan kaj socian dialogon" kaj "aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj".

En la eŭropaj balotoj 2009 la du sekcioj de EDE en Francio kaj Germanio partoprenas surbaze de du apartaj programoj.[2] [3] Malgraŭ viglaj diskutoj en retaj forumoj kaj dum la 1-a Internacia Konferenco de EDE, tiuj ĉi programoj fakte estiĝis preskaŭ sendepende. Ili estis verkitaj en la koncerna nacia lingvo kaj nur poste tradukiĝis al Esperanto.[4] [5]

Organizoj redakti

EDE konsistas el 5 asocioj:

En Francio ekzistas ankaŭ regionaj suborganizoj de EDE.

En Pollando ekzistas rondoj de EDE kaj danke al EDE-Pollando estis fondita en Pola Parlamento la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): [6].

EDE havas kontaktulojn en entute 17 landoj de la Eŭropa Unio[7].

Post la eŭropaj balotoj de 2009, kelkaj germanaj aktivuloj de EDE iniciatis la fondon de la partio UNU MONDO, kiu - kompare kun EDE - okupiĝas plie pri la mondaj problemoj kaj etikaj principoj.

Konferencoj de EDE redakti

La 1-a Internacia Konferenco de EDE okazis kun 16 partoprenantoj el 4 landoj de la 27-a de februaro ĝis la 1-a de marto 2009 en Strasburgo. La partoprenantoj diskutis tie la programon de EDE kaj faris preparojn por la partopreno en la eŭropuniaj balotoj de 2009. Interalie oni kolektis dum la konferenco en la germana urbo Kehl apud Strasburgo ĉirkaŭ kvindek subtenajn subskribojn por EDE-Germanio.

Balotoj de 2004 redakti

EDE-Francio partoprenis eŭropuniajn balotojn de 2004. En Francio estis sep balotregionoj. Pro manko de monaj rimedoj balotiloj ne estis presitaj kaj distribuitaj, aŭ nur parte. La simpatiantoj povis elŝuti balotilon perrete. Simile, ne vera kampanjo estis farita, tamen sufiĉe multaj artikoloj estis faritaj de la gazetistaro pri EDE, la listoj, ktp.

En Germanio, por partopreni en la balotoj, EDE-Germanio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio nur ĉirkaŭ du monatoj da tempo. Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2 500. La asocio do devis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004.

Oni provis pretigi listojn ankaŭ en Belgio, kaj Italio. En Belgio kaj Italio la konsistigo de listoj ne sukcesis. Sekve la partopreno en la balotoj efektiviĝis nur en Francio.

En Francio, la plej bona rezulto estis en la regiono "Parizo Francilio", kie la listo kondukata de Georges Kersaudy ricevis 5 789 voĉdonojn. Sume estis en Francio 25 259 voĉoj. [8]

Balotoj de 2009 redakti

 
Transdono de 5 240 subtenaj subskriboj en Wiesbaden, 2009-03-23
 
Reinhard Selten - Nobel-premiito pri ekonomiko (1994), foto el la jaro 2001

Eŭropo Demokratio Esperanto planis partopreni la eŭropajn balotojn 2009 en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tamen montriĝis, ke tio sukcesas nur en Francio kaj en Germanio.

En Germanio, la landa sekcio Europa - Demokratie - Esperanto transdonis la 23-an de marto 2009 al la balotestro entute 5 240 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La 10-an de aprilo 2009 la balota komisiono decidis, ke EDE rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio.

Nobel-premiito pri ekonomiko Reinhard Selten estis ĉefkandidato de la germana landa sekcio de EDE en la balotoj 2009 por la Eŭropa Parlamento.

Laŭ la definitiva rezulto EDE atingis en Germanio 11 772 voĉojn[9] kaj en Francio 28 945[10], sume do 40 717 voĉoj. EDE ricevis en Francio EDE ĉirkaŭ 0,17 % de la validaj voĉoj, en Germanio 0,045 %. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liveris Meklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622 967 validaj voĉoj EDE atingis 910[11], do 0,146 %. La procentaĵo en la insulo Nov-Kaledonio atingis 0,93 %[12], tiu en la insulo Sankta Marteno eĉ 1,53 %[13], kvankam EDE tien ne liveris voĉdonilojn.

En Francio estis sume 17 218 974 validaj voĉoj[14]; la ĉirkaŭ 28 945 voĉoj por EDE do reprezentas 0,17 % de ĉiuj validaj voĉoj.

Balotoj de 2014 redakti

Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenis la eŭropajn balotojn 2014 kaj ricevis en Francio sume 33 609 voĉojn. Tio egalas al 0,18 % de ĉiuj validaj voĉdonoj, do ĉiu 564-a valida voĉo en Francio estis por EDE.

Distrikto Listkapo 2004 Balotoj 2004 Procento 2004 Listkapo 2009 Voĉoj 2009 % 2009 Listkapo 2014 Voĉoj 2014 % 2014
Francilia distrikto Georges Kersaudy 5 789 0,21% Elisabeth Barbay 3 294 0,12% Laure Patas d'Illiers 4 531 0,15%
Orienta distrikto Bruno Schmitt 5 336 0,24% Fabien Tschudy 4 325 0,20% Geneviève Martin 4 712 0,19%
Okcidenta distrikto Denis-Serge Clopeau 4 926 0,19% Bert Schumann 4 215 0,17% Lyse Bordage 4 388 0,16%
Sudokcidenta distrikto Thierry Saladin 3 687 0,15% Raymond Faura 3 975 0,15% Monique Juy 4 714 0,16%
Sudorienta distrikto Christian Garino 2 559 0,09% Christian Garino 4 286 0,15% Monique Arnaud 5 898 0,18%
distrikto Centra Masivo-Centro Jean-Paul Tonnieau 2 174 0,15% Farhad Daneshmand 2 633 0,20% Marcelle Provost 3 404 0,23%
Nordokcidenta distrikto Bertrand Hugon 788 0,03% Jacques Borie 4 680 0,19% Christine Pieters 5 023 0,18%
Transmara distrikto Jacques Etienne 1 537 0,44% Monique Fillat 939 0,33%
Francio sume   25 259 0,15% 28 945 0,17% 33 609 0,18%
Germanio sume     11 772 0,045%

Balotoj de 2019 redakti

 
Afiŝo "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" en Hérouville-Saint-Clair por Eŭropaj balotoj en 2019

Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenis la eŭropajn balotojn 2019 kaj ricevis en Francio sume 18 587 voĉojn. Tio egalas al 0,08 % de ĉiuj validaj voĉdonoj kaj duono de tiuj ricevitaj en 2014.[15]

En Germanio, EDE ne atingis la necesan kvanton de subskriboj (4000) por partopreni.

Kritikoj kaj evoluado redakti

Lige al la allaso de EDE al la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio, ĵurnalistoj foje menciis EDE kiel ekzemplon de sufiĉe stranga politika unuiĝo.[16]

Sed ankaŭ ene de la Esperanto-movado ne malofte publikiĝas negativaj opinioj pri EDE. Ekzemple Gregor Hinker rekomendis al esperantistoj ne subteni EDE, ĉar laŭ li Esperanto taŭgas "certe ne kiel fundamento de politika partio". Li emfazis, la diverseco de la politikaj opinioj en la Esperanto-movado "montras, kiel absurda estas politika Esperanto-partio". [17] La blogo Teo kaj Libroj kritikis ĝin kaj diris "EDE ne estas vera politikpartio. Ili ne havas seriozan programon, ili ne strebas gajni parlamentanon aŭ iam atingi potencon. Ili nur volas la senpagan reklamadon kaj tial kreis ŝajn-politikpartion. Eĉ se EDE estus en la balotilo en mia lando, mi ne voĉdonus por ili."[18]

Fakte, EDE ne funkcias kiel kutima politika partio, ĉar ĝi aperas nur en la eŭropaj balotoj en Francio (kaj en Germanio en 2009), ne en la naciaj kaj lokaj balotoj; ĝi estas politika movado pri la lingva politiko en la institucioj de E.U. kaj en la malsamaj landoj.

En septembro 2019 EDE-Francio ŝanĝis sian statuton kaj sin difinis nun kiel "politika movado". Tio estis jam la situacio de EDE-Pollando kaj EDE-Hungario.

La plimulto de la Eŭropanoj en EU pensas ke komuna lingvo estus bone sed, malgraŭ, meze, pluraj miloj da horoj de lernado de la angla fare de ĉiu , 64% tute ne parolas la anglan kaj 12 % parolas ĝin malbone, laŭ Eŭrobarometro. Nur 7 % diris tre bone paroli la anglan. La Esperanta movado en E.U. kaj EDE pensas ke la Esperanto-lernado kiel lingvo salto-tabulo por aliaj lingvoj estos bona afero por la unueco de E.U., por la junuloj kaj civitanoj kaj por malkreskigi la ekonomian kaj kulturan dependaĵon fare de Usono.

Referencoj redakti

  1. Statuto de la Federacio de EDE. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2009-04-19.
  2. Programo de EDE-Francio por la eŭropaj balotoj 2009
  3. Programo de EDE-Germanio por la eŭropaj balotoj 2009. Arkivita el la originalo je 2018-04-10. Alirita 2009-04-19.
  4. Programo de EDE-Francio en esperanta traduko Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Programo de EDE-Germanio en esperanta traduko
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-08-26.
  7. Retejo de la EDE-Federacio. Arkivita el la originalo je 2021-03-25. Alirita 2004-03-25.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-18. Alirita 2008-07-08.
  9. Balotestro Germanio. Arkivita el la originalo je 2014-01-18. Alirita 2009-06-08.
  10. Ministrejo Francio
  11. Balotestro Germanio. Arkivita el la originalo je 2009-06-12. Alirita 2009-06-08.
  12. Ministrejo Francio
  13. Ministrejo Francio
  14. Rezultoj de la Eŭropaj elektoj Arkivigite je 2009-06-10 per la retarkivo Wayback Machine en Francio
  15. La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis
  16. WELT ONLINE, 2. April 2009
  17. kune 4/2004, p. 18. Arkivita el la originalo je 2007-11-08. Alirita 2009-04-19.
  18. Robert Nielsen (jan-2019). Ni ne bezonas esperantistan politikpartion. Teo kaj Libroj. Alirita 2019-06-01.

Vidu ankaŭ redakti

Volt Europa

Eksteraj ligiloj redakti