Eŭroregiono Okcidenta Bugo

Eŭroregiono Okcidenta Bugo estas eŭropa regiono kreita la 29-an de septembro 1995, kiu ampleksas apudlimajn terenojn de Pollando (tiutempaj vojevodioj: Lublina Provinco, Vojevodio Chełm, Vojevodio de Tarnobrzeg, Vojevodio de Zamość kaj ekde 1998 Vojevodio de Biała Podlaska), Ukrainio (Volina provinco) kaj Belorusio (Bresta regiono, ekde 1998). La sidejo ĉe la pola flanko troviĝas en Chełm, ĉe la ukraina flanko en Lucko, ĉe la belorusa flanko en Bresto. Celo estas evoluo de ekonomia kaj scienc-kultura kunlaboro.

Eŭroregiono Okcidenta Bugo
Eŭropa regiono
Eŭropaj regionoj [+]

LandojPollando, Ukrainio, Belorusio




En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Depost polaj reformoj en 1999 oni simpligis la membrecon nur al Bresta regiono, Volina provinco kaj Lublina provinco.

Maje 2000 du ukrainaj rajonoj de la Lviva provinco Sokal kaj Zhovkva iĝis membroj de la regiono.

Geografio redakti

La areo estas ĉ. 80 000 km², loĝantaro pli ol 5 000 000. Estas tri administraj centroj de la regiono: Lublin, Bresto kaj Lucko.

Vidu ankaŭ redakti

Okcidenta Bugo

Bibliografio redakti

  • red. Maciej Stanisław Zięba, Nasz Bug. Tworzenie warunków dla rozwoju obszarów przygranicznych Polski, Ukrainy i Białorusi poprzez waloryzację i ochronę dziedzictwa naturalnego i kulturowego, KUL, Lubelska Szkoła Biznesu, Lublin 2008, p. 585
  • red. Maciej St. Zięba, Our Bug. Creating conditions for development of the border areas of Poland, Ukraine and Belarus through enhacement and preservation of natural and cultural heritage, Lublin 2008, The John Paul II Catolic University of Lublin, Lublin Business School, p. 222
  • Partnerstwo dla Rozwoju Społecznego Euroregionu Bug. Wybrane materiały z seminarów Projektu (Partnereco por Socia Evoluo de Eŭroregiono Bugo. Elektitaj materialoj el seminarioj de la Projekto), Forum Lubelskich Organizacji Pozarządowych, Lublin 2004, p. 157, ISBN 83-919921-0-1 (dulingva pola-ukraina senpaga publikaĵo)

Eksteraj ligiloj redakti