Eŭrovido-Kantokonkurso 1956

La 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 24-an de majo 1956 en Lugano (Svislando). Ĝi estis prezentata en la Teatro Kursaal de Lohengrin Filipello. La venkantino estis Lys Assia (Svislando) kun kanto Refrain.

Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
emblemo
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Fino 24-a de majo 1956 vd
Poste Eŭrovido-Kantokonkurso 1957 vd
Geografia situo CH1903: 717465 / 95832 (mapo)46.0038333333338.9550277777778Koordinatoj: 46° 0′ 14″ N, 8° 57′ 18″ O; CH1903: 717465 / 95832 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (Svislando)
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (Svislando)
DEC
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
Retejo Oficiala retejo
vdr

Sep landoj (Belgio, Francio, Italio, Germanio, Svislando, Luksemburgo kaj Nederlando) partoprenis. Ĉiu lando prezentis du kantojn. Svislando sendis unu kantiston kiu prezentis du kantojn (Lys Assia), kiel Luksemburgo (Michèle Arnaud).

Daŭrintaj maksimume 3 minutojn kaj 30 sekundojn, la kantoj devis esti prezentataj sen danci kaj per unu artisto. Grupoj aŭ paroj ne estis permesataj. Orkestro de 24 personoj ludis muzikon, la artistoj kantis direkte.

Finalo redakti

Numero Lando Artisto Kanto Traduko
1 Nederlando Jetty Paerl De vogels van Holland La birdoj de Holando
2 Svislando Lys Assia Das alte Karussell La malnova karuselo
3 Belgio Fud Leclerc Messieurs les noyés de la Seine Sinjoroj dronintoj en la Sejno
4 Germanio Walter Andreas Schwarz Im Wartesaal zum großen Glück En la atendejo por la granda feliĉo
5 Francio Mathé Althéry Le temps perdu La perdita tempo
6 Luksemburgo Michèle Arnaud Ne crois pas Ne kredu
7 Italio Franca Raimondi Aprite le finestre Malfermu la fenestrojn
8 Nederlando Corry Brokken Voorgoed voorbij Pasinta por ĉiam
9 Svislando Lys Assia Refrain Refreno
10 Belgio Mony Marc Le plus beau jour de ma vie La plej bela tago de mia vivo
11 Germanio Freddy Quinn So geht das jede Nacht Tiel estas ĉiun nokton
12 Francio Dany Dauberson Il est là Li estas tie
13 Luksemburgo Michèle Arnaud Les amants de minuit La amantoj de noktomezo
14 Italio Tonina Torrielli Amami se vuoi Amu min se vi volas

Juĝistaro redakti

Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) elektis sekrete la venkintinon. Ĉiu juĝisto povis ankaŭ elekti artiston de sia lando – regulo ne mem pensebla hodiaŭ.
Oni diras ke Luksemburgo ne volis sendi juĝistojn en Svislandon kaj ke ĝi petis Svislandon helpi kun du svisaj juĝistoj kiuj anstataŭis Luksemburgon en la juĝistaro. Ĉi-tio povus esti la kaŭzo de la venko de Lys Assia. Oni scias nek la kvanton de poentoj de Lys Assia nek la vicojn de la aliaj partoprenantoj ĉar la rezultoj de la juĝistara balotado estis detruitaj tuj poste.

Faktoj redakti

  • Danio, Britio kaj Aŭstrio ne povis partopreni ĉar ili preterpasis la daton pri la aliĝo.
  • La duono de la kantoj (sep) estis en franca lingvo.
  • La nederlanda kantisto Corry Brokken gajnis la sekvontan konkurson en 1957.

Eksteraj ligiloj redakti

Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021