Eŭzebio de Cezareo

(Alidirektita el Eŭsebio de Cezareo)
Tiu ĉi artikolo temas pri kristana historiisto, mortinta en 340. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebio.

Eŭzebio de Cezareo (ĉ. 260 - ĉirkaŭ 340) (malnovgreke Εὐσέβιος ὁ τῆς Καισαρείας, latine, Eusebius) estis historiisto de la kristana eklezio, episkopo de Cezareo en Palestino kaj partopreninto en la Koncilio de Niceo. Lia ĉefa verko estas Prieklezia historio (ĉ. 325, greklingva), kiu estas historio de kristanismo ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis la Koncilio en 325. Li kompilis la historion el la pli antikvaj verkoj (multaj nun perditajn) de historiistoj (ekzemple, Josephus), episkopoj, sanktuloj kaj herezuloj. Lia historio fariĝis la "tradicia" historio de frua kristanismo. Li verkis la historion por aliaj kristanoj.

Eŭzebio de Cezareo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 260
en Ĉemara Cezareo,  Romia Imperio
Morto ĉirkaŭ 340
en Ĉemara Cezareo,  Romia Imperio
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo teologo • pastroverkistohistoriisto vd
Laborkampo teologio • hagiography • eklezia historio vd
Verkado
Verkoj Prieklezia historio
Episkopo de Ĉemara Cezareo
Dum ekde ĉirkaŭ 314
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alia nomo de Eŭzebio estis Eŭzebio Pamfilio ĉar li estis amiko de Pamfilo.

Eŭzebio estis alte klerigita kaj admiranto de Origeno kaj Konstantino.

Doktrine, Eŭzebio kredis al duon-arianismo kaj unufoje eĉ provizis rifuĝejon al Ario mem. Duon-arianismo staris meze inter arianismo kaj katolikismo. La Koncilio prenis la baptan kredon de Eŭzebio kaj redaktis ĝin por produkti la Nicean Kredon, kiu favoris katolikismon kontraŭ arianismo. Por fari tion, la Koncilio aldonis la vorton homoousios ("kunsubstanca") al lia kredo. Eŭzebio subskribis la Nicean Kredon, sed poste staris kontraŭ ĝi: laŭ duon-arianismo, Kristo kaj Dio ne estas homoousios (sama ousios aŭ substanco) sed homoiousios (simila substanco).

La Nova testamento de Eŭzebio ekskludis la librojn:

Kvankam tiuj libroj estis legitaj en multaj preĝejoj en lia tago, laŭ Eŭzebio ili ne estis menciitaj de la aŭtoroj en la tempo de la apostoloj. Malsimile al la aliaj libroj de la Nova testamento. La kanono de la Nova testamento ne estis firme decidita ĝis la jarcento post Eŭzebio.

Laŭ Eŭzebio, Paŭlo skribis 14 leterojn, inkluzive de la letero al la Hebreoj. La greka de la letero estas pli bonstila ol la aliaj leteroj ĉar ĝi estas traduko el la hebrea.

Eŭzebio opinias, ke la Apokalipso ne estis verkita de Johano la Evangeliisto ĉar la greka estas pli aĉa ol lia evangelio.