Eŭska Kverko estis "kultura kaj socipolitika revuo pri Eŭskio" en Esperanto, kiu aperis en la jaroj 1993 kaj 1994, laŭ la revua subtitolo ĉiun kvaran monaton. La revuo estis eldonita de Eŭska Esperanto-Asocio en Bilbao. Ĝi temis ĉefe pri eŭskaj lingvo, folkloro, historio kaj politiko (naciismo, atencoj). Post 1994, la publikaĵo malaperis pro manko de tempo ĉe la respondeculoj. Gvida redaktoro estis Joxemari Sarasua.