Eŭterpo
helena diino de muziko; unu el la Muzoj
Eŭterpo (Ευτέρπη) estas muzo, filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Komence ŝi estis diino pri ludoj kaj plezuroj, sed post klasikaj poetoj faris ŝin muzo pri muziko kaj lirika poezio. La rivero Strimono gravedigis Eŭterpon, ilia filo Reso el Trakio estis mortita de Diomedo apud Trojo, laŭ Homero.
Eŭterpo | |
---|---|
![]() | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Klio • Kaliopo • Melpomeno • Uranio • Terpsiĥoro • Erato • Polimnio • Talio • Maneso |
Kunulo | Strymon |
Infanoj | Rhesus of Thrace • Olynthus |
Kelkaj diras ke ŝi inventis aŭlon, fluton kun du pipoj, pro tio, oni reprezentas ŝin portante ĝin.
En la asteroida zono ankaŭ troviĝas asteroido nomata 27 Eŭterpo.