Edward Tylor

(Alidirektita el E. B. Tylor)

Siro Edward Burnett TYLOR (2a Oktobro 1832 – 2a Januaro 1917), estis angla antropologo.[1]

Edward Tylor
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1832 (1832-10-02)
en Camberwell
Morto 2-an de januaro 1917 (1917-01-02) (84-jaraĝa)
en Wellington
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Grove House School
Okupo
Okupo antropologo • arkeologoverkistosociologo
Verkoj Quetelet on the Science of Man
vdr

Tylor estas reprezentanto de kultura evoluismo. En siaj verkoj Primitive Culture kaj Anthropology, li difinis la kuntekston de la scienca studo de antropologio, bazita sur la evoluciismaj teorioj de Charles Lyell. Li kredis, ke estis funkcia bazo por la disvolvigo de la socio kaj la religio, kio laŭ li estas universala. Tylor estas konsiderata de multaj kiel fonda figuro de la scienco de socia antropologio, kaj liaj studaj verkoj helpis konstrui la fakon de antropologio en la 19a jarcento.[2] Li kredis, ke "priserĉado en la historio kaj prahistorio de homo... povus esti uzata kiel bazo por la reformo de la brita socio."[3]

Tylor reenmetis la terminon animismo (fido en la individua animoanima de ĉiuj aferoj, kaj naturaj manifestoj) en komuna uzado.[4] Li konsideris animismon la unua fazo de disvolvigo de religioj.

Notoj redakti

  1. (1907) “Tylor, Edward Burnett”, Who's Who, 59, p. p. 1785. 
  2. Paul Bohannan, Social Anthropology (New York: Holt, Rinehart & Winston, 1969)
  3. Lewis, Herbert S. (1998) "The Misrepresentation of Anthropology and its Consequences", American Anthropologist 100: 716–731
  4. "Animism", Online Etymology Dictionary, alirita la 2an de oktobro 2007.

Bibliografio redakti

  • Joan Leopold, Culture in Comparative and Evolutionary Perspective: E. B. Tylor and the Making of Primitive Culture (Berlin: Dietrich Reimer Verlag, 1980).
  • Efram Sera-Shriar, The Making of British Anthropology, 1813–1871, London: Pickering and Chatto, 2013, pp. 147–176.
  • George W. Stocking, "Matthew Arnold, E. B. Tylor, and the Uses of Invention" Arkivigite je 2013-01-21 per la retarkivo Wayback Machine, American Anthropologist, 65 (1963), 783–799
  • "Edward B. Tylor: The Science of Culture" Arkivigite je 2007-05-12 per la retarkivo Wayback Machine, Robert Graber, Truman State University
  • Giulio Angioni, Tre saggi sull'antropologia dell'età coloniale (Palermo, Flaccovio, 1973); Fare, dire, sentire: l'identico e il diverso nelle culture (Nuoro, Il Maestrale, 2011).
  • Laavanyan Ratnapalan, "E. B. Tylor and the Problem of Primitive Culture," History and Anthropology, 19, 2 (2008), 131142.
  • Hugh J. Dawson (1993) "E. B. Tylor's Theory of Survivals and Veblen's Social Criticism", Journal of the History of Ideas, Vol. 54, pp. 489–504
  • Margaret T. Hodgen (1931) "The doctrine of survivals: the history of an idea" Arkivigite je 2012-06-24 per la retarkivo Wayback Machine. American Anthropologist, vol 33. pp. 307–324
  • Robert H. Lowie (1917) "Edward B. Tylor obituary". American Anthropologist Vol. 19 pp. 262–268

Eksteraj ligiloj redakti