E. James Lieberman
E[dwin] James LIEBERMAN (naskita en 1934 en Milvokio, Viskonsino) estas usona esperantisto.
E. James Lieberman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1934 en Milvokio |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kuracisto psikiatro ![]() |
Li abiturientiĝis en Oakland Technical High School en Oakland (Kalifornio) en 1951. Poste li studis en la universitatoj de Berkeley kaj de San-Francisko kie li doktoriĝis pri medicino; sekve specialiĝis psikiatrio en la Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco). Poste li dum sep jaroj laboris en la Nacia Instituto pri Mensa Sano (National Institute of Mental Health) en Vaŝingtono. Fine li laboris kiel privata psikiatro (individua kaj geedza terapio) kaj krome instruis kiel profesoro en la universitatoj Howard kaj George Washington en Vaŝingtono.
E. James Lieberman esperantiĝis en 1954. Li aktivis en Esperanto-Ligo por Norda Ameriko—nun Esperanto-USA (Prezidanto, 1972-75) kaj en la lokaj Esperanto-grupoj de Oakland, San-Francisko kaj Vaŝingtono. En 1968 li kun Humphrey Tonkin kaj Jonathan Pool fondis la Fondaĵon pri Esperantaj Studoj.
Li loĝas en Potomac, kantono Montgomery, Marilando.
Verkoj en kaj pri Esperanto
redakti- L. L. Zamenhof: Dr. Esperanto, en: New England Journal of Medicine 1959, paĝoj 963–965 (angle).
- Esperanto and trans-national identy. The case of Dr. Zamenhof, en: International journal of the sociology of language 1979, paĝoj 89–107.
- Zamenhof, psikologie. De Freud al Piron en: La arto labori kune, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2010, paĝoj 438–442.
Eksteraj ligiloj
redakti- Sinprezento en la retejo de Esperanto-Societo de Vaŝingtono (https://web.archive.org/web/20150923184556/http://www.esperantodc.net/renkontu/)