Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio)

politika partio en Francio
(Alidirektita el EELV (Franca partio))

Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) estas ekologiisma franca politika partio, nova nomo de la partio La Verduloj ekde la 13-a de novembro 2010[2], sekve de statutŝanĝo ebliganta anigi membrojn de la listoj Eŭropo Ekologio por la eŭropaj balotoj de 2009 kaj regionaj balotoj de 2010. Ĝi estas ano de la Eŭropa verda partio kaj de la Tutmondaj Verduloj.

Eŭropo Ekologio La Verduloj
Europe Écologie Les Verts
Emblemo de Eŭropo Ekologio La Verduloj
Verda partio
Lando  Francio
Estro Marine Tondelier (nacia sekretario)
Vicprezidantoj Sandra Regol, Jérémie Iordanoff
Proparolanto Alain Coulombel
Chloé Sagaspe
Prezidanto de la federacia konsilio Henri Arevalo
Fondiĝo 13-an de novembro 2010
Loko de fondiĝo Liono
Koloro(j) Verda
Ideologio Politika ekologio, Federaciismo, Daŭripova nekresko, Alimondismo
Pozicio Centra-maldekstra, Maldekstra
Membroj ĉ. 8 000 (2019)[1]
Eŭropa nivelo Eŭropa verda partio
Retejo http://www.eelv.fr
vdr

Historio redakti

Post sia sukceso dum la municipaj balotoj en 2008, la Verduloj decidis pligrandigi sian influon ĉe la ekologiismaj movadoj, kaj Daniel Cohn-Bendit proponis la kreadon de apertaj listoj kadre de la eŭropaj balotoj de 2009. La listoj, sub la nomo Europe-Écologie (Eŭropo-Ekologio) superis la esperojn, kunigante 16,3% da voĉdonoj[3]. La verduloj kaj la ekologiistoj de Europe-Écologie kiuj ne deziris aniĝi al La Verduloj decidis kunlabori por krei pli larĝan partion, renovigitan kaj kapablan kunordigi la multajn ekologiismajn movadojn. La oficiala impulso de la nova partio Europe-Écologie-Les Verts (Eŭropo-Ekologio-La Verduloj) okazis dum la konstituantaj kunsidoj en Liono la 9-an de novembro 2010.

En 2011, EELV organizis primarajn balotojn por elekti sian kandidaton por la prezidanta baloto de 2012. Eva Joly venkis ilin kontraŭ Nicolas Hulot kun 58,16% da voĉdonoj. Ŝi tamen ne sukcesis pludaŭrigi la bonajn rezultatojn de la partio, ricevinte nur 2,31% da voĉdonoj. Ŝi post la unua raŭndo instigis la voĉdonantojn voĉdoni por François Hollande duaraŭnde. Post lia venko, la respondeculoj de la partio voĉdonis akceptante estontan eventualan partoprenon al la registaro[4]. Balota intertraktado kun la socialista partio kadre de la deputitaj balotoj de 2012 ebligis la eniron de 17 deputitoj en la Nacia asembleo, tial la verduloj povis unuafoje krei parlamentan grupon. Krome, Cécile Duflot estis nomumita ministro de loĝado de la unua registaro de Jean-Marc Ayrault, aldone de Pascal Canfin (delegita ministro de disvolviĝo ĉe la ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius) ĉe ties dua registaro. La rilatoj kun la socialistoj tamen iĝis akraj, kaj en aprilo 2014 la partio anoncis ke ĝi ne partoprenos en la 1-a registaro de Manuel Valls.
Dum la regionaj kaj departementaj balotoj de 2015, la partio ricevis nur 2,03% kaj 6,81% da voĉdonoj: tiuj malsukcesoj kaŭzis konfliktojn[5] kaj financajn problemojn[6]. Krom la antaŭaj eksiĝoj de la kunfondintoj Daniel Cohn-Bendit kaj Noël Mamère en 2013, multaj respondeculoj ne aprobis la decidon de la partio ne kunlabori kun la Valls-a registaro kaj forlasis ĝin: Jean-Vincent Placé, la tiama prezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la senato kaj François de Rugy, la tiama kunprezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la Nacia Asembleo en aŭgusto 2015, Barbara Pompili, la alia kunprezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la Nacia Asembleo en septembro 2015, Emmanuelle Cosse, la tiama nacia sekretariino de la partio, en februaro 2016, ktp. En majo 2016, la grupo de la verduloj en la Nacia Asembleo estis nuligita, multaj deputitoj estinte kunigitaj kun la socialista grupo[7].

En 2016, kadre de la prezidanta baloto de 2017, la partio decidis organizi primarajn balotojn. Kvar kandidatoj prezentiĝis: Cécile Duflot, Yannick Jadot, Karima Delli kaj Michèle Rivasi[8], kaj fine Yannick Jadot venkis duaraŭde la baloton kontraŭ Michèle Rivasi kun 54% da voĉdonoj[9]. Tamen, la neatendita venko de Benoît Hamon kadre de la primaraj balotoj de la socialista partio kun ekoligia programo igis la kandidatajn kolektivojn pripensi pri kandidateca kunfando[10]. La du partioj traktadis kampajnan interkonsenton, kiun EELV decidis validigi de siaj aktivuloj per voĉdonado de la 24-a ĝis la 26-a de februaro 2017. Tamen, Yannick Jadot anoncis sian retiriĝon de la prezidenta baloto favore al Benoît Hamon la 23-an, antaŭ la voĉdonado, kolerigante aktivulojn kaj respondeculojn de la partio kiuj parolis pri "perfido" kaj "neo de demokratio". La voĉdonado okaziginta de la morgaŭon validigis la retiriĝon de Yannick Jadot kaj la interkonsenton kun la socialista partio kun 79,5% da voĉdonoj[11]. Benoît Hamon ekhavis historie malaltan nombron da voĉdonoj[12], kaj dum la sekvintaj deputitaj kaj senataj balotoj, EELV perdis ĉiujn siajn deputitojn kaj sukcesis elektigi nur tri senatanojn.

En 2019, EELV denove retrovis la sukceson, unue dum la eŭropaj balotoj, atinginte surprize 13,5% da voĉdonoj[13] (la opinisondoj taksintis inter 5 kaj 8%), tio kio ebligis la partion sendi 13 deputitojn al la Eŭropa Parlamento, kaj due dum la municipaj balotoj, dum kiuj multaj grandaj kaj mezgrandaj urboj estis venkitaj de verduloj aŭ de iliaj lokaj aliancitoj, interalie Liono, Marsejlo, Bordozo, Strasburgo, Besançon, Poitiers, Grenoblo. Ĉi-tiuj sukcesoj ebligis EELV-on gajni 6 pliajn senatanojn dum la sekvintaj senataj balotoj: nova verdula senata grupo estiĝis kun 12 parlamentoj[14].

Idearo redakti

Socio redakti

Eŭropo Ekologio La Verduloj estas konsiderata kiel progresema por la sociaj temoj. La baza principo estas aŭtonomeco de la individuo, tio estas neniu supera rajto povas decidi pri nia vivo (religia moralo, ŝtata racio, ktp.). Ili aparte subtenas :

  • egalecon pri rajto de la samseksaj kaj malsamseksaj paroj (geedziĝo kaj adopto) ;
  • veran viran-virinan parecon (la balotaj listoj devas esti ĉiuj 100-procentaj parecaj) ;
  • rajton je eŭtanazio kiel elektebleco por la vivfino ;
  • legalizon de la nedependigaj narkoj per la regulado kaj la impostado de ili produktado kaj distribuo.
  • balotrajton por la eksterlandanoj al la lokaj balotoj.
  • nekumulon de la mandatoj.

Ekonomiko redakti

EELV subtenas projekton de kredo de 600 000 "verdaj" oficoj en la fakoj de loĝado, varmoizolado de konstruaĵoj, novaj energifontoj kaj loka terkulturo. Ĝi promocias la malaltigon de la ekarto inter riĉuloj kaj malriĉuloj per plialta akcizado de la grandaj mongajnoj, kaj mallongigon de la semajna labortempo.

Terkulturo redakti

EELV subtenas la ekologiismiĝon de la terkultura produktado per faciliigo de la transiro al ekologia agrikulturo de la bienoj[15], limigon de la uzado de pesticidoj[16], disvolviĝon de mallongaj komercaj cikloj[17], kaj ĝeneralan reformon de la KAP celante koncentri subvenciojn al malgrandaj medio-respektemaj bienoj[15].

Medio redakti

EELV defendas drastajn reformojn por protekti la biodiversecon. Ĉi-lasta estas konsiderata kiel ege nepra kaj la verduloj pensas ĝin kiel grava indikilo de sana socio, en kiu homoj kunvivas harmonie kun bestaro kaj vegetaĵaro. Ĝi do proponas doni al ekosistemoj rajtojn el kiuj la rajto renoviĝi, kaj enkadrigi ĉiujn projektojn pri nova mineja, flughavena, aŭtovoja, turisma infrastrukturo, per reguloj pri respekto de la ritmo de renoviĝo de la naturo[18].

Eŭropo redakti

EELV estas federalista partio, ano de la Eŭropa Verda Partio. Ĝi defendas la estigon de eŭropa konstitucifara asembleo, de eŭropa alta aŭtoritato pri publika lojaleco por lukti kontraŭ la troinfluo de premgrupoj, kaj de tuteŭropaj elpopolaj referendumoj[19]. Ĝi defendas intensigon de la interkonformigadon de la leĝoj de la anaj ŝtatoj, de iliaj edukadaj sistemoj, de iliaj fremd-aferaj, sociaj kaj ekonomikaj politikoj.

Internaciaj rilatoj redakti

EELV promocias kreadon de eŭropa komuna armeo sendependa de Usono kaj eksiĝo el la OTAN[20]. Ĉiu armea ekstera interveno de EU estu respektema de internacia laŭleĝeco, de demokratia konsento, proporcia, lastrimeda, kaj atentema pri homaraj kaj ekologiaj konsenkvecoj[21].

EELV intencas malaltigi la parton de la komerco de armiloj en la internacia komerco, defendas ampleksan planon de investadoj kaj de ekonomia disvolviĝo en Afriko (ĉefe per renoviĝantaj energioj, subvencioj al justaj firmaoj, luktado kontraŭ dezertiĝado). Ĝi promocias internacian maldeliktigon de samseksemo kaj transgenreco, kaj plenan parecon en internaciaj institucioj.

Energia politiko redakti

EELV defendas planitan malgrandigon de nuklea energio en la energia miksaĵo kaj grandskalaj investadoj en renoviĝantaj energioj.

Organizado redakti

Federacia konsilio redakti

La federacia konsilio konsistas el 150 membroj (75 viroj kaj 75 virinoj). Ĝi estas la "parlamento" de la partio kaj kunvenas proksimume ĉiutrimonate. Ĝi ebligas la komunikon inter la konsilioj de la diversaj regionoj.

Konsisto de la estraro de la federacia konsilio :

  • Henri Arevalo (prezidanto),
  • Gérôme Gulli,
  • Abdessalam Kleiche,
  • Anne Mikolajczak,
  • Charlotte Soulary.

Kongreso redakti

"La kongreso estas la suverena instanco de Eŭropo-Ekologio-La-Verduloj kie decidiĝas la politika orientiĝo. Ĝi kunvenas ĉiutrijare". "La kongresoj okazas dufaze. La unua fazo konsistas el regionskalaj kuniĝoj asembleen de ĉiuj anoj rajtigitaj laŭ la kondiĉoj de la regularo. La dua fazo estas la unuloka kunveno en asembleo nomita "federacia kongreso" de la delegitoj elektitaj regione". "Inter du ordinaraj kongresoj, eksterordinaraj kongresoj povas okazi"[22].

Efektiviga buroo redakti

De la eksterordinara kongreso de la 30-a de novembro 2019, la anoj estas:

  • Nacia sekretario: Julien Bayou
  • Adjunktaj naciaj sekretarioj: Sandra Regol, Jérémie Iordanoff
  • Porparolantoj: Alain Coulombel, Éva Sas
  • Trezoristo: Thierry Brochot
  • Anoj: Léa Balage El Mariky, Bruno Bernard, Géraldine Boÿer, Jérémie Crépel, Hélène Hardy, Chloé Sagaspe, Philippe Stanisière, François Thiollet, Marine Tondelier

EELV kaj Esperanto redakti

EELV estas la nura grava franca partio kiu subtenas la disvolvon de esperanto[23]. Ĝi havas komisionon pri esperanto kaj lingva politiko.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [« Congrès d’EELV : les militants confortent la direction sortante et adressent un avertissement à Yannick Jadot », Le Monde,‎ 16-a de novembro 2019 (legi retearkivokonsultita la 20-an de aprilo 2020).]
  2. Sciigo pri la kreo de la partio. Arkivita el la originalo je 2011-02-11. Alirita 2013-06-23.
  3. (franclingve) « Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2009 » arkivo, ĉe interieur.gouv.fr
  4. (franclingve) « La verduloj voĉdonas por partopreno al Hollande-a registaro » arkivo, ĉe Le Figaro, 8-a de majo 2012.
  5. (franclingve) Geoffroy Clavel, « La falsa ŝippereo de EELV » arkivo, ĉe Le Huffington Post, 22-a de marto 2015 (konsultita la 28_a de decembro 2015).
  6. (franclingve)« NPDC-Picardie: La verduloj vokas donacojn por repagi la kampajnajn elspezojn » arkivo, ĉe liberation.fr, 9-a de décembro 2015 (konsultita la 9-an de aŭgusto 2018).
  7. (franclingve) « La ekologiisma grupo de la Nacia Asembleo malaperas », Le Monde.fr,‎ 19-a de majo 2016 (ISSN 1950-6244, legi rete arkivo, konsultita la 20-a de majo 2016).
  8. (franclingve) « Ekologiaj primaroj por la prezidenta baloto: ĉu kvar kandidatoj por nenio? », Lexpress.fr,‎ 27-a de septembro 2016 (legi rete arkivo, konsultita la 17-an de oktobro 2016).
  9. (franclingve) « Tuje: Yannick Jadot venkas la primarojn de EELV kun 54% da voĉdonoj » arkivo, ĉe Le Monde.fr, 7-a de novembro 2016 (konsultita la 11-an de julio 2017).
  10. (franclingve) Arthur Nazaret, « Kun la verduloj kaj la komunistoj, Hamon serĉas sian pluran maldekstron» arkivo, lejdd.fr, 5-a de februaro 2017 (konsultita la 5-an de februaro 2017).
  11. (franclingve) Agence France Presse, « Prezidanta baloto: la ekologiaj voĉdonantoj aprobas je preskaŭ 80% la interkonsenton inter Hamon kaj Jadot » arkivo, lemonde.fr, 26-a de februaro 2017 (konsultita la 26-a de februaro 2017).
  12. (franclingve) « Benoît Hamon (PS) : "Mi malsukcesis eviti la katastrofon" » arkivo, paris-normandie.fr, 23-a de aprilo 2017.
  13. (franclingve) « Prelego de Yannick Jadot post la tria pozicio de EELV en la eŭropaj balotoj » arkivo, ĉe France 24, 26-a de majo 2019 (konsultita la 28-an de aprilo 2020)
  14. (franclingve) La verduloj konfirmas sian trarompon kaj formas parlamentan grupon ĉe Le monde.fr
  15. 15,0 15,1 Programo de EELV por la eŭropaj balotoj 2019, p.12
  16. Programo de EELV por la eŭropaj balotoj 2019, p.9
  17. Programo de EELV por la eŭropaj balotoj 2019, p.31
  18. (franclingve) https://www.eelv.fr/wp-content/uploads/2019/01/SOCLE-PROGRAMMATIQUE-DES-ECOLOGISTES_mep.pdf p.10
  19. (franclingve) Abel Mestre, «Eŭropaj balotoj: EELV malkovras sian agadan planon por Eŭropo » archive, ĉe lemonde.fr, 25-a de marto 2019 (konsultita la 4-an de aprilo 2019).
  20. (franclingve) https://www.eelv.fr/wp-content/blogs.dir/1234/files/2020/06/Bien-Vivre-Partie-06.pdf, p.233
  21. (franclingve) https://www.eelv.fr/wp-content/blogs.dir/1234/files/2020/06/Bien-Vivre-Partie-06.pdf, p.235
  22. (franclingve) Statusoj de EELV Arkivigite je 2019-05-27 per la retarkivo Wayback Machine, p.13
  23. https://www.eelv.fr/files/2021/07/Projet-EELV-2022-11.07.21-1.pdf (p.49)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Vivre mieux. Vers une société écologique, projet d'EELV pour les élections de 2012, Eldoninto Les Petits Matins, februaro 2012 (ISBN 9782363830074)
  • Joël Gombin, L'influence libertaire chez les Verts français, memuaro verkita sub la estrado de Michel Camau, Profesoro de la Universitatoj, Institut d'études politiques d'Aix-en-Provence, 2003, Kompleta teksto.
  • Kitschelt Herbert, La gauche libertaire et les écologistes français, Revue française de science politique, 40-a jaro, n°3, 1990, pp. 339-365, Kompleta teksto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti