Esperanto-Klubo Pouso Alegre

(Alidirektita el EKPA)

Esperanto-Klubo Pouso Alegre estas Esperanto-klubo en Pouso Alegre, kiu situas en la suda parto de la montara ŝtato Minas-Ĝerajso, en Brazilo. Ĝi estis fondita la 19-an de julio 2002.

Simbolo de EKPA
Simbolo de EKPA

Ĉi-tiu klubo estas, laŭ propra deklaro, la plej aktiva klubo en la suda parto de la ŝtato Minas-Ĝerajso.

EKPA celas divastigi Esperanton ŝtate kaj en aliaj regionoj.

Ĝi funkcias ĉiusabate (14:00 ĝis 17:30); gastoj estas bonvenaj.

2013 ĝi estas konata sub la oficiala nomo Asocio de Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Prezidantoj redakti

  • 2002 ĝis 2008 José Batista Costa (Garcia).
  • 2009 ĝis 2010 Evandro Luiz Gouvêa.
  • 2011 ĝis 2013 Fabio Roberto Silva.

Asocio de Edukado kaj Kulturo L. L. Zamenhof redakti

 
Simbolo de A.E.K.L.L.Zamenhof

Asocio de Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof estis publika asocio de civita rajto ke ĉefe celas plivastigi projektojn je la fako de la kulturo kaj la formado de junuloj kaj prenkreskuloj. Ĝi estis leĝe fondita je 31 de Marto 2007.
Asocio estis fermita je 15 de Novembro 2013, oni daŭras la laboro ĉe Esperanta Ambasadejo. Post la forpaso de la ĉefa monsubtenanto, la asocio perdis sian sidejon, kaj nuntempe la laboroj estas daŭrigita en la spaco de la nova grupo.




Esperanta Ambasadejo redakti

 

Esperanta Ambasadejo estas sekura haveno por esperantistoj, kaj ankaŭ estas loko, por ke neesperantistoj sciiĝu pli pri Esperanto.

  • Helpi esperantistojn trovi gastejon en Poŭzalegro kaj regiono.
  • Interreta konekto.
  • Informoj pri turismaj lokoj.
  • Bongusta kafo.

Tute senpage.

Adreso redakti

Esperanta Ambasadejo
Rua Lourdes Souza Santos, 156, Colina Verde
Pouso Alegre – MG – Brazilo
CEP: 37561-101
Telefonoj [55] (35) 99962-0091

Eksteraj ligiloj redakti