El Popola Ĉinio

(Alidirektita el EPĈ)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El Popola Ĉinio (ĉine 中国报道, pinjine: Zhōngguó bàodào, mallongigita en esperanto EPĈ) estas ĉina esperanta revuo aperanta ekde 1950.

El Popola Ĉinio
revuo • periodaĵo • electronic journal • eldonejo
Speco Esperanta revuo
Periodeco Monata

Lando  Ĉinio
Urbo Pekino
Establodato 1950

Retejo http://www.espero.com.cn
vdr

Ĝi aperis ĉiumomate kiel papera gazeto ĝis la jaro 2000. EPĈ nuntempe estas Esperanta novaĵretejo entenanta novaĵojn, artikolojn, videaĵojn kaj simile. Ĝi celas disvastigi Esperanton en Ĉinio kaj diskonigi la landon al la mondo.

La redakcio de El Popola Ĉinio eldonas, krom la gazeto, ankaŭ esperantajn librojn. La libroj eldonitaj en 1952 kaj 1953 konsistas el noveloj kaj poemoj, kiuj estis publikigitaj en la gazeto. De 1957 ĝis 1965 oni la unuan fojon eldonis dikajn esperantajn librojn, kiel Ĉina Antologio (1949-1959) kaj Noveloj de Lusin. Pro manko de esperanta eldonejo, tiam El Popola Ĉinio devis kunlabori kun la ĉina Fremdlingva Eldonejo. Personoj el la Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio esperantigis tekstojn transdonitajn de la Fremdlingva Eldonejo.

La 8-an de oktobro 2010 aperis la unua elsendo de semajnfina televid-ĵurnalo, preparita de El Popola Ĉinio.

Eksteraj ligiloj redakti