Esperanto-Societo de Metropola Atlanto

(Alidirektita el ESMA)

La Esperanto-Societo de Metropola Atlanto estis fondita en 1997 en Atlanto, Georgio ĉefe de Randy Dean kaj Joel Amis. Aliaj aktivuloj inkluzivas Craig Bryant, Andreas Dieberger, Stanley Drake, Jim Henry, Frans Jahger, kaj Clyde Price.

En 2000 ESMA organizis kaj gastigis la Landan Kongreson de ELNA, kun postkongreso en la historia marborda urbo Savano.

Inter siaj diversaj agadoj, ESMA de tempo al tempo donacas librojn pri Esperanto al bibliotekoj ene de la Granda Atlanta Metropola Regiono.

ESMA kunvenas regule - vidu la retpaĝon (sube) por informoj pri tempo kaj loko.

Eksteraj ligiloj redakti