EUDemokratoj

(Alidirektita el EU-Demokratoj)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Demokrata Partio aŭ Eŭropaj Demokratoj.

EUDemokratoj - Alianco por Eŭropo de Demokratioj (anglalingve "Europeans United for Democracy - Alliance for a Europe of Democracies", franclingve "EUDemocrats – Alliance pour une Europe des Démocraties" aŭ "EUD") estas suverenisma[1] eŭropa politika partio[2] , ariganta diversajn politikajn partiojn, movadojn kaj personojn el dek du landoj de la Eŭropa Unio. La partio estas agnoskita laŭ la regularo de la Eŭropa Unio (CE) 2004/2003[3]. La partio asertas esti nek maldekstra nek dekstra. La partio deziras profunde reformi la Eŭropan Union.

EUDemokratoj
france UEDémocrates – Alliance pour une Europe des Démocraties
angle EUDemocrats - Alliance for a Europe of Democracies
germane EUDemokraten - Allianz für ein Europa der Demokratien
Eŭropa politika partio
Prezidanto Patricia McKenna
Fondiĝo 2005
Ĉefa sidejo 113-115, rue du Trône
B-1050 Bruselo
Belgio
Koloro(j) blua kaj oranĝkolora
Ideologio suverenismo
Retejo http://www.eudemocrats.org
vdr

La partio havas neniun rilaton kun la malnova movado Alianco de Sendependaj Demokratoj en Eŭropo (2005-2008), kiu defendis proksimajn poziciojn.

Ĝeneralaj informoj redakti

La partio estis fondita laŭ dana leĝo la 7-an de novembro 2005, poste kiel eŭropa politika partio en Bruselo la 8-an de novembro 2005. Ĝia unua kongreso okazis en Bruselo la 24-an de februaro 2006. La eksa dana eŭropa parlamentano, Jens-Peter Bonde, estis je la origino de ĝia fondiĝo kaj li influis la unuajn jarojn de la partio. En januaro 2009, la svedo Sören Wibe postsekvis lin kiel prezidanto de EUD. Lia abrupta morto fine de decembro 2010, kondukis al la prezideco de Patricia McKenna, eksa irlanda verda eŭropa parlamentanino fariĝinta sendependa en 2009.

La partio kampanjis por "NE" al la traktato de Lisbono, salutante la irlandan « NE » en junio 2008 kaj aktivigante duan kampanjon okaze de la dua referendumo en Irlando en aŭtuno 2009.

Politika programo redakti

La EUD supozas ke ĉiu politika decido devus estis farita je la taŭga nivelo (subsidiareco), kio donus pli da influo al la ŝtatoj-membroj, ties regionoj kaj al la naciaj malplimultoj.

Iliaj ĉefaj politikaj celoj estas :

  • plifortigi la travideblecon je ĉiu politika nivelo, aparte je la eŭropunia nivelo, donante eblecon al la civitanoj ekzameni la oficialajn dokumentojn kaj partopreni en la gravaj kunvenoj.
  • plisolidigi la principon de subsidiareco en la Eŭropa Unio, per preno de ĉiu politika decido je la taŭga nivelo kaj la plej proksima al la civitanoj.
  • plibonigi demokration kaj devigon raporti al la civitanoj, reformante la eŭropajn instituciojn kaj strukturojn direkte al pli demokratia funkciado.
  • defendi diversecon en Eŭropo donante eblecon al la ŝtatoj-membroj lanĉi politikojn konformajn al la respektivaj naciaj realaĵoj kaj privilegiante adapteblan kunlaboron anstataŭ strikta harmoniigo.

Organizado de la partio redakti

La ĉefaj organoj de EUD estas la Kongreso, la rega komitato kaj la sekretariaro.

Kongreso redakti

La Kongreso de EUD, kiu arigas repezentantojn de la organizaĵoj-membroj, individuajn membrojn kaj ĉiujn membrojn de la rega Komitato, kunvenas almenaŭ unufoje jare. Ĉiu disponas pri unu voĉo. La Kongreso :

  • elektas kaj eksigas la membrojn de la rega Komitato.
  • modifas la statutojn de la partio.
  • diskutas kaj decidas pri la politika programo de la partio.
  • decidas per simpla plimulto de voĉoj.

Rega Komitato redakti

La jara Kongreso elektas la regan Komitaton konsistantan el unu prezidanto kaj du kunprezidantoj. La membroj de ĉiu ŝtato-membro rajtas elekti aŭ nomumi unu vicprezidanton.

La buĝetoj por informaj kampanjoj kaj efektivigo de la politikaj decidoj estas deciditaj de la rega Komitato.

Sekretariejo redakti

La sekretariejo estas estrata de la ĝenerala sekretario. Li asistas la organojn de la partio. Li povas ĉeesti ĉiujn kunvenojn de la rega Komitato, sen voĉdonrajto.

Prezidantoj redakti

  • 2005-2009 : Jens-Peter Bonde (  Danio)
  • 2009-2010 : Sören Wibe (  Svedio)
  • de 2010 : Patricia McKenna (  Irlando)

Membroj redakti

Fine de 2011, ĝi kunigis partiojn el nur dek du ŝtatoj membroj de la Unio, el 27 (Danlando, Estonio, Finnlando, Francio, Irlando, Italio, Latvio, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Unuiĝinta Reĝlando). En plej multaj kazoj, temas pri etaj partioj, ofte marĝenaj aŭ konsistantaj el sendependaj elektitoj.

Komence de 2024, la ekzakta membraro estas:

  Belgio

  Danio

  • popola movado kontraŭ EU (Folkebevægelsen mod EU)

  Finnlando:


  Francio:

  Irlando:

  • nacia platformo (National Platform)
  • popola movado (People’s Movement)
  • Kathy Sinnott, eŭropa parlamentano

  Italio:

  Latvio:

  Malto:

  Portugalio:

  Rumanio:

  Slovakio:

  Slovenio:

  Svedio:

  Unuiĝinta Reĝlando:

Eksaj membroj redakti

je la stato komence de 2024:   Danio:

  • Junia movado (JuniBevægelsen, malfondita en 2009), 1 eŭropa parlamentano (ĝis 2014): Hanne Dahl

  Estonio:

  • Igor Gräzin, parlamentano, Estona Reforma Partio, Movado «ne al Eŭropa Unio» (Liikumine ei Euroopa liidule)
  • Jaan Kundla, parlamentano en la Riigukogu

  Finnlando:

  Francio

  Germanio

Referencoj redakti

  1. france Artikolo de Géraud de Ville n Politeia (10/2007): www.politeia.net Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. france La politikaj partioj je eŭropa nivelo sur la interretejo "www.europarl.europa.eu"
  3. france(PDF) Regaluaro (CE) n° 2004/2003 de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio sur la interretejo "eur-lex.europa.eu"

Bibliografio redakti

  • Laure Neumayer: Euroscepticism as a political label; in: European Journal of Political Research 2/2007.
  • Géraud de Ville: Eurosceptics are Eurocritics or Eurorealists; in: Politeia 10/2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti