Eadweard Muybridge
Eadweard J. Muybridge (9-a de aprilo 1830, Kingston upon Thames – 8-a de majo 1904, samloke; origine Edward James Muggeridge) estis angla-usona fotisto, ĉefe konata pro sia pionira uzo de pluraj sinkronigitaj kameraoj por registri moviĝojn. Li inventis zoopraksiskopon, aparaton por la projekciado de moviĝantaj bildoj kiu antaŭeniris la kinematografion per celuloida filmo.
Eadweard Muybridge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edward James Muggeridge |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1830 en Kingstono ĉe la Tamizo |
Morto | 8-an de majo 1904 (74-jaraĝa) en Kingstono ĉe la Tamizo |
Mortokialo | Prostata kancero |
Tombo | Woking Crematorium (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono |
Okupo | |
Okupo | fotisto filmaktoro filmreĝisoro inventisto librovendisto |
Verkoj | Sallie Gardner at a Gallop |
Kune kun Étienne-Jules Marey kaj Ottomar Anschütz li estis pioniro de fotado de rapidaj procezoj.
Vivo kaj kariero
redaktiPost lernado en gimnazio li estis dungito de London Printing and Publishing Co. kaj en 1852 kiel ties agento iris al Usono. Ne klaras, kiam kaj kie li lernis pri fotografio. Li ŝanĝis sian nomon al Muybridge kaj post 1866 en San Francisco rapide sukcesis kiel fotisto, ĉefe per arkitekturaj fotoj kaj pejzaĝaj fotoj de la "sovaĝa okcidento" (publikigitaj sub pseŭdonimo “Helios”. Tre famiĝis lia fotoserio el 1867 pri Nacia Parko Yosemite kaj en 1867 Muybridge estis komisiita fotisto de US-armea ekspedicio.
-
Ĉevalo en paŝado
-
Ĉevalo en galopo
-
Bizono en galopo
-
Galopanta hundo
En 1872 Leland Stanford, eksa guberniestro de Kalifornio, fervoja entreprenegisto kaj posedanto de konkursa ĉevalo, taskigis lin eltrovi la ekzaktan moviĝon de la ĉevalpiedoj dum troto kaj galopo. Muybridge solvis la taskon per seria fotado per pluraj kuplitaj kameraoj (komence 12, poste 24 kaj fine 36 fotoaparatoj) kaj povis pruvi per la fotoj, de galopanta ĉevalo dum certa tempo vere ŝvebas kun ĉiuj kvar piedoj en la aero. Por montri siajn fotojn kiel moviĝantaj bildoj li konstruis specialan aparaton, la zoopraksiskopon.
-
Fenakistiskopa disko de Muybridge (1893)
-
Dancanta paro
Dum la Ĉikaga Monda ekspozicio 1893 Muybridge donis serion da prelegoj pri la Scienco pri bestmoviĝo en la - speciale tiucele konstruita - "Zoopraksigrafia halo". Li uzis sian zoopraksiskopon por montri siajn moviĝantajn bildojn al paginta publiko (Zoopraksigrafia halo do estis la unua komerca kinejo de la mondo).
Dum vizito ĉe Étienne-Jules Marey Muybridge vidis ties laboron, la tiel nomatajn "stop-motion" (moviĝo-haltigajn) bildojn (unu kamerao kaptas plurajn bildojn).
Privata vivo
redaktiEn 1874 Muybridge eltrovis ke lia edzino havis amanton, majoron Harry Larkyns. Muybridge mortpafis lin. Sekvis tribunalo, sed li eliris sen esti kondamnita, ĉar - tiel la verdikto - estis "pardonebla murdo".
Li ankaŭ pridubis la patrecon de la filo, kvankam poste montriĝis ke ja estis lia filo. Kiam li entreprenis ekspedicion al Centrameriko, li lasis sian filon en orfejo.
En 1894 Muybridge revenis al sia naskiĝlando, publikigis du pliajn verkojn kaj mortis en 1904 en Kingston upon Thames.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- De Muybridge
- 1887: Animal Locomotion; An Electro-Photographic Investigation of Consecutive Phases of Animal Movement, Philadelphia – Elf Bände mit über 100.000 Aufnahmen auf 781 Platten aus den Jahren 1872 bis 1885
- 1901: The Human Figure in Motion, Philadelphia
Plua legado
redakti- Arthur P. Shimamura. Muybridge in Motion: Travels in Art, Psychology, and Neurology, 2002, History of Photography, Volume 26, Number 4, 341-350. angle
- Rebecca Solnit. River of Shadows: Eadweard Muybridge and the Technological Wild West, 2003 ISBN 0-670-03176-3. angle
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Eadweard Muybridge en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Fotoj faritaj de Muybridge:
- 1872, Indianoj en Josemiti-parko Arkivigite je 2008-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Stereo-fotoj de Eadweard Muybridge Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine, Calisphere, California Digital Library
- Muzeoj:
- Kelkaj objektoj el "Eadweard Muybridge Collection" Arkivigite je 2008-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, University Archives and Record Center, Universitato de Pensilvanio
- Muybridge en sia naskiĝurbo (Kingston Museum, Kingston Upon Thames, Surrey)
- Historio de la malkovro de kino, ilustrita kronologio de Paul Burns (angle)
- Filmo pri Muybridge:
- Tesseract Arkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine 20-minuta eksperimenta filmo pri Muybridge kaj lia manio pri bildo kaj tempo
- Retejo de filmo: Freezing Time pri Muybridge, reĝisorata de Andy Serkis, verkita de Keith Stern.