Ebbe VILBORG (naskiĝis 14-an de februaro 1926) estas sveda filologo pri klasikaj lingvoj, emerita docento pri antikva greka (helena) lingvo en la universitato de Gotenburgo, esperantisto (ekde 1940), leksikografo, terminologo, interlingvisto kaj honora membro de UEA.

Vilborg en 1955 doktoriĝis pri "Konstituo de nova tekstversio de la Helena romanverkisto Akilo Tacio". En 1956 li fariĝis docento, poste specialisto pri la Micena dialekto de la Helena lingvo kaj verkis «A Tentative Grammar of Mycenaean Greek».

Li eklernis Esperanton en 1940 kaj estas membro de UEA de 1945, delegito dum duona jarcento. Membro de la Akademio de Esperanto (1962–1971). En 1947 li lernis volapukon kaj estis ano de volapuk-asocio Diläda valemik feda Volapükaklubas. En 1961 li diplomiĝis "dalebüd", laŭ volapukmovada tradicio, per manoj de ĉifalo Johann Schmidt.

De 1967 ĝis 1976 li eldonis la interlingvistikan esperantologian cirkuleron Fokuso. Krom multaj prilingvaj artikoloj, precipe pri gramatikaj kaj terminologiaj temoj, li aŭtoris la poŝvortaron Lilla Esperanto-ordboken ("Malgranda Esperanto-Vortaro" 1958, 1988), Esperanto – moderna lingvo (kun Vilho Setälä kaj Carl Støp-Bowitz, 1965), La participa problemo en la Akademio (1973), Supplement till Svensk-esperantisk ordbok ("Suplemento al la sveda-esperanta vortaro" de Sam Owen Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman de 1934, supl. de 1975), la grandan vortaron Ordbok svensk-esperanto kun 50 000 kapvortoj (1992), kiu estas ankaŭ rete serĉebla, kaj verkon fundamentan en la kampo de la Esperanta etimologio, Etimologia Vortaro de Esperanto (1989–2001, kvin volumoj), por kiu li ricevis la OSIEK-premion en 1992.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti