Plata Tero

obsoleta teorio ke la Tero estas plata disko
(Alidirektita el Ebena tero)

La nocio de Plata Tero aludas al la ideo ke la enloĝata surfaco de la Tero estas plata (ebena), prefere ol esti kurba (globo).

Bildo el unu el la verkoj de angla verkisto John GOWER (ĉirkaŭ 1400), kiu montras lin pafanta la mondon - globon de tero, aero kaj akvo

Oni kutime supozas ke homoj de la antikveco ĝenerale opiniis ke la mondo estas plata, sed ĝis la tempoj de Plinio la pli maljuna (1-a jarcento), ĝia globa formo jam estis ĝenerale agnoskita. En tiu tempo la astronomo Ptolemeo devenigis siajn mapojn de la kurvita globo kaj disvolvis sistemon de latitudo kaj longitudo (vidu geografiaj koordinatoj). Liaj verkoj restis la bazo de eŭropa astronomio dum la tuta mezepoko.

Fakte, jam en sia Sonĝo de [[scipiono Afrika la Juna|Scipiono Cicerono deiras de la komcepto, ke la tero estas globo konsistanta el kvin grandaj "sferoj": la ege malvarma tute sude kaj tute norde [ambaŭ polusoj], la ege varma en la mezo [tropiko] kaj inter ambaŭ ĉi ekstremoj kaj norde kaj sude la agrablaj sferoj, el kiuj la Romia Imperio kovras nur parton de la norda, modera, mezvarma zono. Vidu en Esperanto en la eldono de VoKo en du malsamaj tradukoj.

Oni serĉis ankaŭ tra la teksoj de la Biblio ĉu en ĝi troviĝas spuroj pri la sfereco de la tero. Oni kutime citas Ijobon 26,7: “Li estendas la ĉielon super la malpleno, pendigis la teron super la nenio” (Nova Teksto CEI). Plue oni citas Jesajan 40,22: “Li sidas super la rondo de la tero” (Diodati). Sed oni diskutas pri la filologia fundamento de tiu lasta interpreto, dum en la kazo de Ijobo ne ekskludendas, sed tio ne malpliigas la gravecon de la informo, influo de la greka kulturo ĉar la hebrea diasporo jam delonge atingis mediteraneajn landojn.

La kutima miskompreno pri tio, ke homoj antaŭ la komenco de la esplorepoko kredis la Teron plata, eniris la imagojn de la popoloj nur post la eldono de la verko The Life and Voyages of Christopher Columbus (La vivo kaj vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo) de Washington Irving en 1828.

Laŭ la praa kristana eklezio redakti

En la malfrua epoko, kaj ĉe la komenco de la kristana, teologio, la scio pri la sfereco de la tero estis jam certeco [1] kaj nur eta malplimulto daŭrigis la debaton pri la plateco de la tero. Oni plue diskutis pri la ebla ekzisto de la eventualaj loĝantoj de la antipodoj: estis fakte malfacile akordigi la ideon de popoloj imagitaj loĝi en nealireblaj teritorioj kun la kristana koncepto pri descendanta el unika paro kaj elaĉetita de Kristo. Tamen oficiale la Eklezio nenion diris pri tio, ĉar eble pro la fakto ke temas pri objekto solvenda per la sperto ne per la revelacio.

Aŭgusteno de Hipono aranĝis argumentojn kontraŭ la ekzisto de loĝantoj ĉe la antipodoj, sed silentis pri la plateco de la tero. Fije tamen ŝahnas ke lia penso oscilas[2]

Malmultaj kristanaj aŭtoroj kontraŭis la sferecon de la tero:

 
Reprezentado de la mondo de Kosma Indikopleŭsta

Laktancio (250320), post lia konvertiĝo al kristanismo kaj rifuzo de la greka filozofio, difinis «frenezaĵo» (la teran sferecon) ĉar li opiniis ke la homoj de la opozita latero ne respektus la leĝon kiun ni nun dirus graviton.[3]

Sankta Cirilo de Jerusalemo (315-386) konsideris la teron kiel firmamenton flosantan sur la akvoj (tamen la citaĵo elĉerpigas el sermono por la novaj baptitoj kaj ne klaras ĉu li estis parolanta poete aŭ fiziksence)

Johano Krizostomo (344-407) juĝis la sferecon de la tero kontraŭan al la Biblio

Ankaŭ Diodoro de Tarso (forpasinta en 394) argumentis ke la sfereco de la tero baziĝante sur la Biblio, sed lia opinio devenas el kritiko de Focio pri tia opinio.[4]

Severiano, episkopo de Gabalo (forpasinta en 408), skribis: «La tero estas plata kaj la suno ne pasas sun ĝin dumnokte, sed ĝi (la suno) delokiĝas tra la nordaj zonoj kvazaŭ ĝi estus kaŝita de muro.[5]

Monaĥo egipta Kosma Indikopleŭsta (6-a jarcento) en sia Topografio Kristana, argumentis sur teologiaj bazoj ke la tero estas plata, kvazaŭ paralelogramo ĉirkaŭata de kvar oceanoj.

Almenaŭ unu kristano opiniis ke la afero estas teologie malestara: Sankta Bazilo la Granda (330-379).[6]

Konsiderinte la malabundecon de aludoj al la plateco aŭ sfereco de la tero, multaj modenaj historiistoj konvinkitas ke la problemo estis seninflua.

Se rigardumi al Biblio, menciendas ke eĉ en ĝin filtriĝis la nocio pri ronda tero flosanta en la spacoj. En libro «Ijobo», eble de la tria aŭ kvara jarcentoj antaŭ Kristo, oni legas: «Li (Dio) etendis la nordon super la malplenon, Li pendigis la teron sur nenio (26,7)».

Alta mezepoko redakti

 
9-a jarcento. Makrobia kosma diagramo reprezentanta, centre, la sferon de la tero, nome (globus terrae).
 
12-a jarcento. Mapo orbis terrae skiza reprezentado de la loĝata mondo kiel priskribita de Sankta Isidoro de Sevilo en la Etymologiae (ĉapitolo 14, de terra et partibus).

Ĉe la finiĝo de roma civilizo, okcidenta Eŭropo eniris mezepokon kun granda malfacileco kiu bremsis la intelektan alporton en la kontinento. Multaj sciencaj traktadoj de la greklingva klasika antikveco perdiĝis malgraŭ la prizorgemo kaj kopiado de la monaĥoj kaj restis nur resumoj kaj simpligitaj kompilaĵoj. Tamen la plej gravaj traktadoj de la Alta Mezepoko subtenis ankoraŭ la sferecon de la tero. Ekzemple: multaj kopioj de la skriboj de Makrobio entenis mapojn de la tero montrantajn la sferecon de la tero en la centro de ĉiuj aliaj ĉielaj sferoj.[7] Bildoj tiatipaj trovigas ankaŭ en samaŭtora komentario pri la sonĝo de Scipiono de Cicerono. Konceptoj pri la formo de tero en la malfrua antikveco estas bone videblaj en la verkoj de la jenaj studuloj:

  • Anicio Manlio Torquato Severino Boecio (480-525), en sia influa kaj disvastigita verko De consolatione philosophiae» (Pri la konsolo de la filozofio) reportas la Makrobian modelon pri tero eta kaj sensignifa lokita ĉe la centro de sfereca globo.[8]
  • Isidoro de Sevilo (560-636) en sia verko Etimologioj instruis ke la tero estas «sfereca». Se la senco de tiu aserto povus aperi ambigua ĉar ne klaras ĉu li referencas al disko aŭ al sfero, en alian verko De natura rerum, (pri la naturo de la aĵoj) li klare diras ke la tero estas sfereca.[9] Li krome allasas la eblecon ke la homoj povas loĝi en la antipodoj, sed negas fakte tian realon ĉar laŭ li tiuj popoloj estas nur legendecaj</ref>.[10]. La argumentoj de Isidoro estis utiligitaj, laŭ la tuta mezepoko, de la aŭtoroj favoraj la la sfereco de la tero, kiel ekzemple la episkopo Hrabano Maŭro kiu komparis la loĝatan zonon, nordan (kun modera klimato) al speciala rado imagita kiel tranĉaĵon de la tuta sfero.
  • Sankta Bedo la Respekteginda (672-735) en sia traktado pri Kronologio kaj Kalkulo de la Pasko en De temporum ratione, skribas ke la tero estas sfereca, eksplikante la malsaman daŭron de la tago kun ĝuste per la «rondeco» de la tero kaŭze de kio, ne senmotive, «en la Sanktaj Skriboj kaj en la ordinara literaturo estas nomata «sfero de la mondo, kiel en la libro de Ijobo. Ĝi fakte estas kiel sfero en la mezo de la tuta mondo»'(De temporum ratione, 32). La granda nombro de manuskriptoj postrestintaj de tiu verko, kopiita obee al karolida leĝo deviganta ĉiujn sacerdotojn studi la kalkulon de la Pasko, indikas ke al multaj, se ne al la plejparto de tiutempaj sacerdotoj estis eksplike ke la tero estas sfereca. [11]
  • La episkopo Virgilio de Salcburgo (700-784) foje estas citata kiel persekutito pro tio ke li instruis «perverse kaj peke... kontraŭ Dio kaj kontraŭ sia animo », rilate la sfereco de la tero. Reale li estis akuzita kredi je la ekzisto de loĝantoj antipodaj, sed ne pro lia instruo pri la sfereco de la tero. Papo Zakario (741 -752) estus decidinta ke “se estus pruvite ke li kredas ke ekzistas alia mondo kaj aliaj personoj ekzistantaj en malsupera parto de la tero, aŭ ke en alia suno kaj alia luno tie-sube, tiam necesus ke ni kuniĝu por lin senigi de la titolo de sacerdoto kaj forigi el la Eklezio”.[12] Virgilio estis poste absolvita el tiu akuzo kaj en 13-a jarcento li estis ankaŭ kanonizita.[13] Do ne temis pri sfereco de la tero, kiu do, kvankam nerekte, estas akceptata.
  • Alia indico, ne skribdeklara sed grafika, pruvanta ke dum mezepoko oni kredis ke la tero ne estas plata, staras en la utiligo de la Regnoglobo nome de la kruco fiksita sur globo uzita de multaj regnoj kaj de Sankta Romia Imperio. Tiu uzo estis jam atestata en la tempo de la imperiestro Teodozo la 2-a.

Ĵusaj studoj pri la koncepto de sfereco de la tero dum mezepoko establis ke « ekde la 8-a jarcentoj, neniu kosmografo inda je tiu titolo neniam dubis pri la sfereco de la tero»..[14]. Kompreneble, ni ne scias kiom la verkoj de intelektuloj influis sur la publika opinio, kiu eble restis indiferenta antaŭ la problemo. Kiom hodiaŭ interesas amasojn la Principo de nedertermino de Werner Heisenberg.

Malalta mezepoko redakti

 
Miniaturo de 1500 el verko de Johano Sanktarbaro Tractatus de Sphaera, la plej influa teksto de astronomio de la 13-a jarcento

Ekde 11-a jarcento Eŭropo estis koninta la astronomion de araboj. Ĉirkaŭ 1070 komenciĝis la releviĝo de la 12-a kiu enkondukis al la intelektula reviviĝo de Eŭropo kaj ekscitis impulson al al studo pri la naturo, De tiam, granda nombro de fontoj ke ne plu ekzistis dubo pri la formo de la Tero.

Hermano la kriplulo (1013-1054) estis unu el la unuaj kiu mezuris la cirkonferencon de la tero aplikante la metodon de Eratosteno

Tomaso de Akvino, la plej fama kaj rekonita teologo de la mezepoko sciis ke la Tero estas sfereca kaj verkis en la certeco ke sia publiko tiel pensis. Kiam li verkis la Summa theologiae (Sumon de teologio), ĝuste ĉe la komenco de la verko li uzas la ideon de la Tero sfereca kiel ekzemplon por elmontri ke la diversaj branĉoj de la scio sin distingas unu de la aliaj pro la metodo ne pro la temo traktita:

"La sciencoj sin distingas per la diversa metodo kiun ili uzas. La astronomo kaj la fizikisto povas ambaŭ pruvi la saman tezon – ke la tero, ekzemple, estas sfereca. astronomo tiom demonstras helpe de la matematiko, fizikisto tion pruvas pere de la naturo de la materio».

Kutime dum la lekcioj en la mezepokaj universitatoj oni prezentis multajn pruvojn pri la sfereco de la Tero.[15] La verko de Johano Sanktarbaro en sia «Tractatus de Sphaera», la plej influa teksto pli astronomio de la 13-a jarcento, kaj ĉiuj ceteraj tekstoj-manlibroj priskribis la mondon kiel sferon.

En la norvega verko Konungs Skuggsjá, datiĝinta al 1250, estas asertate la tero estas sfereca ke en la alia flanko de la mondo estas nokto kiam en Norvegio estas tago. La aŭtoro (nekonata) instruas ankaŭ ke la homoj vivantaj sude de la ekvatoro, kiam estas tagmezo, vidas la sunon norde – ke ili havas someron kiam en Norvegio estas vintro.

La disvatiĝo de la tekstoj en la vulgara liveras la pruvon ke la sfereco de la tero estis komuna scio ankaŭ ekstere de la akademiaj medioj. Tiam la porstudaj libro estis verkitaj en la latina kiun la popolo ne komprenis: la distanco inter instruitoj ne neinstruitoj komencis malpliiĝi kun la verkoj en la vulgaraj lingvoj.

La Dia Komedio de Dante, la lasta granda verko de la mezepoka literaturo, skribita en la itala, priskribas la teron kiel sferon.

Ankaŭ la 'Elucidarium de Honorio Aŭgustoduna, elstara manlibro por la instruado de la malalta klerikaro estis tradukita al la angla, malnova franca, mezalta germana, malnova rusa, nederlanda, malnova norvega, islanda, hispana kaj diversaj italaj dialektoj, faras eksplicitan referencon al la sfereco de la tero. Simile, la fakto ke en sia sermono Bertoldo de Regensburgo (1220-1272), franciskana fratulo kaj predikanto, faris memoron pri la sfereco de la tero, certigas ke li povis liveri tiun informon kiel veron jam poseditan en la menso de siaj aŭskultantoj. La sermono estis skribita en la germana kaj ne estis destinita al instruita publiko.

Reinhard Krüger, profesoro pri Latinida lingvaro ĉe la universitato de Stokardo, malkovris pli ol cent verkistoj (79 el kiuj konitaj laŭnome) de la malfrua antikva epoko ĝis 1492, ĉiuj konvinkaj ke la tero estas sfereca. [16] .

La 79 aŭtoroj de la esploro de Krüger estas jenaj:

  • Suverenoj

Sisebuto, Alfredo la Granda, Alfonso la 10-a (Kastilio)

  • Patroj de la eklezio, papoj, episkopoj, sacerdotoj kaj membroj de la ordenoj:

Sankta Bazilo, Ambrozio de Milano, Aŭgusteno de Hipono, Paŭlo Orosio, Jordane, Kasiodoro, Isidoro de Sevilo, Bedo la Respekteginda, Teodulfo, Virgilio de Salisburgo, Dikuilo, Hrabano Maŭro, Remiĝo de Osero, Johano skoto Eriugeno, Leo de Napolo, Silvestro la 2-a, Notkero la 3-a (Sankta Galo), Hermanno de Rajŝenao, Ildegarda de Bingeno, Abelardo, Honorio de Ratisbono, Gautier de Metz, Adamo de Bremeno, Alberto la Granda, Tomaso de Akvino, Bertoldo de Regensburg, Meister Eckhart, Pio la 2-a.

Teologoj, filozofoj kaj enciklopediistoj redakti

Lucio Ampelio, Kalĉidio, Macrobio, Marziano Capella, Boecio, Vilhelmo de Conches, Filipo de Thaon, Idrisi, Bernardo Silvestro, Petro Komestoro, Teodoro de Ŝartro, Gautier el Châtillon, Aleksandro Neckam, Alano de Lille, Averoeso, Maimonido, Lamberto de Sankta-Omero, Gervaso de Tilbury, Roberto Grandkapa, Brunetto Latini, Johano Sanktarbaro, Tomaso de Kantimpré, Peire de Korbiano, Vincento el Beauvais, Robertus Anglicus, Juan Gil de Zámora, Perot de Garbelei, Roger Bacon, Ristoro de Arezzo, Ĉeko de Ascoli, Fazio de Uberti, Gersonides, Konrad von Megenberg, Nikolao de Oresme, Pierre d'Ailly, Alfonso de la Torre, Paolo dal Pozzo Toscanelli

  • Poetoj, vojaĝantoj, komercantoj, presistoj

Snorri Sturluson, Marko Polo, Dante Alighieri, Brochard the German, Jean de Meung, John Mandeville, Christine de Pizan, Geoffrey Chaucer, William Caxton, Martin Behaim, Kristoforo Kolumbo

Tamen, ankoraŭ post 1400, hispana teologo Alonso Tostado (1400-1455) dskutis pri la ekzisto de la antipoduloj.[17] En la eŭropa perspektivo, la portugalaj esploroj de Afriko kaj Azio, kaj tiuj hispanaj de Ameriko kaj fine la ĉirkaŭnavigado de la globo far Fernão de Magalhães, akirigis la pruvo pri sfereca formo de la tero

Islama mezepoka mondo redakti

Multaj islamaj intelektuloj deklaris reciprokan konsenton (Ijma') pri la sfereco de la ĉielaj korpoj. Inter ili Ibn Hazm (forpasinta en 1069), Ibn al-Jawzi (forpasinta en 1200) kaj Ibn Taymiyya (forpasinta en 1328). La opinio de malfruaj studuloj, kiel al-Suyuti (forpasinta 1505), reprezentas devojiĝo el la plej antikvaj teorioj. [18]

Kiuj subtenis la sferecon de la tero utiligis tiun teorion laŭmaniere de perfekta islamo por kalkuli la malplilomgan distancon de iu ajn tera punkto el la Mekao. Tio elpensigis la qiblan, nome la direkto al kiu adresi la preĝojn. La islamaj matematikistoj disvolvis la trigonometrion sferecan por efektivigi tiujn kalkulojn. [19]

Oni truvas ankaŭ versegon de la Korano (79:30) kiu en kelkaj modernaj tradukoj recitas: «Li kreis la teron ovan laŭforman» [20] kiu sugestas la ideon ke la tero ne estis imagita plata. Male, aliaj tradukoj ("kaj Li modlis la teron", trad. de A. Bausani, Firenze, Sansoni, 1961, p. 459) opinias ke tiu versego supozigas teorion pri tero plata.

Hindio redakti

En la antikva temoj la kosmologia koncepto de hindoj kredis ke la teron konsistigas kvar kontinentoj poziciitaj, kiel petaloj de floro, ĉirkaŭ centra monto: la Monto Meru; ĉio ĉirkaŭata de granda oceano. tiu vizio estis ricevita ankaŭ de la Kosmologio Budhana, laŭ kiu la mondo estas granda disko plata kovrita per oceano kaj ĉirkaŭata de montoj: la kontinentoj en tiu oceano staris ronde de centra monto nomita monto Sumeru, kiu funkciis kiel pivito de la tuta ĉiela volbo: ĉirkaŭ ĝi turnis la suno, la luno, la planedoj kaj la steloj. Alternado de tago kaj nokto estis eksplikita per la kasiĝo de la suno malantaŭ la monto (Meru aŭ Sumeru). Krome oni imagis ke ekzistas senfinaj mondoj similaj al tiu ĉi, kaj la nia estas unu el la multaj.

Dum la Veda epoko, laŭ la teksto Shatapatha Brahmana reiranta al 6-a jarcento aK. ĉirkaŭ, ekokulumas en Hindio la ideo ke la tero esta sfereca..[21]. Ĝi konstateblas ankaŭ en la Veda teksto Aitareya Brahmana, kompostita en la sama tempo kaj en posta sanskrita dokumento,lal Vishnu Purana.[22][23]

Tero plata en la antikva kulturo de Ĉinio redakti

Moderna epoko redakti

La koncepto pli la plateco de la tero iom post iom malaperis, rezistis ankaŭ la ideo ke la antaŭ el epoko de la esploroj, la gentoj tute mallonge imagis la teron plata, Tion kredigas, ekzemple, la libro de Washington Irving : La vivo kaj la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo. Tiu konvinko daŭras, en multaj lokoj kaj cerboj.

 
Xilografio de Camille Flammarion. Sube skribite: "Mezepoka misiisto rakontas ke mem esploris la punkton kie la ĉielo kaj tero unuiĝas ..."

Modernaj subtenantoj de la tero plata redakti

William Carpenter (1830-1896) skribis libron: «La cent pruvoj ke la tero ne estas sfereca» [24]

Aliaj «rezistoj» tiutipaj troveblas en la diversaj vikioj. Unu plu lasta: la angla scienculo Samuel Rowbotham (1816-1885), kiu pseŭdonime engaĝĝiĝis eeeeeelmontri la iluzioj kiu aperigas la teron plata..[25]

Referencoj redakti

  1. Kiel dedukteblas el globus cruciger (sferece globo), stampigita surmonere far Teodozio la 2-a
  2. De Civitate Dei, Libro XVI, Ĉapitro 9 — Akcepteblas ke ke la malsupero parto de la tero, opozita al la zono loĝata, havas antipodojn[rompita ligilo]
  3. http://www.christiananswers.net/q-aig/aig-c034.html contains information about the correlation between Flat Earth and the Church; though it is written from a Christian Apologetics point of view, the information is factual.
  4. J.L.E. Dreyer, A History of Planetary Systems from Thales to Kepler. (1906); unabridged republication as A History of Astronomy from Thales to Kepler (New York: Dover Publications, 1953).
  5. J.L.E. Dreyer, A History of Planetary Systems, (1906)
  6. Saint Basil the Great, Hexaemeron 9 - HOMILY IX - "The creation of terrestrial animals", Holy Inocents Orthodox Church. (arĥiva kopio)
  7. B. Eastwood and G. Graßhoff, Planetary Diagrams for Roman Astronomy in Medieval Europe, ca. 800-1500, Transactions of the American Philosophical Society, 94, 3 (Philadelphia, 2004), pp. 49-50.
  8. S. C. McCluskey, Astronomies and Cultures in Early Medieval Europe, (Cambridge: Cambridge Univ. Pr., 1998), pp. 114, 123.
  9. Isidoro de Sevilo, Etymologiae, XIV.ii.1 (el The Latin Library); Wesley M. Stevens, "The Figure of the Earth in Isidore's De natura rerum", Isis, 71(1980): 268-277.
  10. Isidore, Etymologiae, XIV.v.17 [1].
  11. Faith Wallis, trans., Bede: The Reckoning of Time, (Liverpool: Liverpool Univ. Pr., 2004), pp. lxxxv-lxxxix.
  12. MGH, Epistolae Selectae 1, 80, pp. 178-9.[2]; translation in M. L. W. Laistner, Thought and Letters in Western Europe: A.D. 500 to 900, 2nd. ed., (Ithaca: Cornell Univ. Pr., 1955), pp. 184-5.
  13. Catholic Encyclopedia
  14. Klaus Anselm Vogel, "Sphaera terrae - das mittelalterliche Bild der Erde und die kosmographische Revolution," PhD dissertation Georg-August-Universität Göttingen, 1995, p. 19.[3]
  15. E. Grant, Planets. Stars, & Orbs: The Medieval Cosmos, 1200-1687, (Cambridge: Cambridge Univ. Pr., 1994), pp. 626-630.
  16. Reinhard Krüger, Materialien und Dokumente zur mittelalterlichen Erdkugeltheorie von der Spätantike bis zur Kolumbusfahrt (1492) [4]
  17. A. D. White, A History of the Warfare of Science with Theology in Christendom, (New York: D. Appleton & Co., 1896)[5].
  18. Anonymous, History, Science and Civilization: Early Muslim Consensus: The Earth is Round.
  19. David A. King, Astronomy in the Service of Islam, (Aldershot (U.K.): Variorum), 1993.
  20. Compared Translations of the meaning of the Quran - 79:30. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2010-07-19.
  21. Hugh Thurston (1994). Early Astronomy. Springer-Verlag, New York. ISBN 0-387-94107-X. Ŝablono:Page number
  22. Haug, Martin and Basu, Major B. D. (1974). The Aitareya Brahmanam of the Rigveda, Containing the Earliest Speculations of the Brahmans on the Meaning of the Sacrifical Prayers. ISBN 0-404-57848-9.
  23. Joseph, George G. (2000). The Crest of the Peacock: Non-European Roots of Mathematics, 2nd edition. Penguin Books, London. ISBN 0-691-00659-8.
  24. la libro de Carpentier, hodiaŭ eble nur kuriozaĵo, troveblas en [6]
  25. Parallax (Samuel Birley Rowbotham), Zetetic Astronomy: Earth Not a Globe, Third edition, (London:Simpkin, Marshall, and Co.,1881).[7]

Literaturo redakti

  • Aufgebauer, Peter 2006. "Die Erde ist eine Scheibe" - Das mittelalterliche Weltbild in der Wahrnehmung der Neuzeit, in: Geschichte in Wissenschaft und Unterricht, Heft 7/8, 2006, S. 427-441.
  • Garwood, Christine. 2001. "Alfred Russel Wallace and the Flat Earth Controversy". Endeavour, 25, 139-143.
  • Garwood, Christine. 2007 (in press). Flat Earth: The History of an Infamous Idea. MacMillan. ISBN 1-4050-4702-X
  • Gingerich, O. 1992. "Astronomy in the age of Columbus". Scientific American, 267(5), (November), 66-71. (An expansion of some of Russell's historical material, with comments on the subsequent Copernican Revolution.)
  • Gould, S.J. 1996. "The late birth of a flat Earth". In: Dinosaur in a haystack, Jonathan Cape, London, 3-40. (Reprinted from "The persistently flat Earth", Natural History, 103, March 1994, 12-19. Draws extensively from Russell and discusses the way a desire to see "progress" has led to the rewriting of history and to the advocacy of a warfare between science and religion).
  • Jones, Charles W. 1934. "The Flat Earth". Thought, 9, 296 – 307. An early critique of the "Flat Earth thesis" by an expert on Bede and Early Medieval England.
  • Krüger, Reinhard 2000a. Das Überleben des Erdkugelmodells in der Spätantike (ca.60 v.u.Z. - ca 550) (Eine Welt ohne Amerika II), Weidler, Berlin.
  • Krüger, Reinhard 2000b. Das lateinische Mittelalter und die Tradition des antiken Erdkugelmodells (ca. 550 - 1080) (Eine Welt ohne Amerika III), Weidler, Berlin.
  • Russell, Jeffrey Burton 1991. Inventing the Flat Earth. Columbus and modern historians, Praeger, New York, Westport, London 1991, see his summary.
  • Simek, Rudolf 1992. Erde und Kosmos im Mittelalter. Das Weltbild vor Kolumbus, München 1992.
  • Tyler, D.J. 1996. "The impact of the Copernican Revolution on biblical interpretation". Origins, July (No. 21), 2-8. (Discusses the "language of appearance" used in the Bible and the way hermeneutical issues were clarified by the Copernican revolution. The principles developed in this article are directly applicable to any claim that the Bible "teaches a Flat Earth".)
  • Vogel, Klaus Anselm 1995. Sphaera terrae: Das mittelalterliche Bild der Erde und die kosmographische Revolution, phil. Diss., Göttingen 1995. online
  • White, Andrew D. 1896. A History of The Warfare Of Science With Theology in Christendom.
  • Wolf, Jürgen 2004. Die Moderne erfindet sich ihr Mittelalter - oder wie aus der 'mittelalterlichen Erdkugel'eine 'neuzeitliche Erdscheibe' wurde (Colloquia academica Nr. 5), Stuttgart, Steiner.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti