Eberhardo de Starhemberg

arkiepiskopo salcburga

Eberhardo de STARHEMBERG (naskiĝinta en 1360, mortinta la 8-an de februaro 1429 en Salcburgo) estis inter 1427 kaj 1429 arkiepiskopo de Salcburgo.

Originis li de grava ministra dinastio Starhemberg kies kutima kastelo Storchenberg/Stahrnberg troviĝis en Haag am Hausruck. Patro lia estis Rudigero la 3-a de Starhemberg. Frue li studis teologion ĉe la universitato de Parizo kie li doktoriĝis. Poste li fariĝis dekano de la katedralkapitularo de Salcburgo. Dum mallonga regado li klopodis ordigi la administradon kaj providadis vasalon per feŭdoj. Estis lia volo fortiki burgojn kaj kastelojn.

Li peris kontrakton kun duko Frederiko (Aŭstrio) pri ora/arĝenta ekspluato-rajto kaj kun la diocezo de Passau. Starhemberg rigide kontraŭbatalis konkubinecon de klerikoj. Tombo lia troviĝas en la kapelo Sankta Anno de la salcburga katedralo. Portreto de li videblas je Starhemberg-kastelo en Eferding.

Literaturo

redakti
  • Johann Schwerdling: Geschichte des uralten und seit Jahrhunderten um Landesfürst und Vaterland höchst verdienten, teils fürstlich, teils gräflichen Hauses Starhemberg,, Jos. Feichtinger, Linz 1830, p. 115–117
  • Constantin von Wurzbach: "Starhemberg, Eberhard" - ĉe: Biographisches Lexikon des Kaisertums Österreich,, 37-a volumo, Kaiserlich-königliche Hof- und Staatsdruckerei, Wien 1878, p. 167-168
  • Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land, Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2