La Eburbeka arasarioFlavbeka arasario (Pteroglossus azara) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eburbeka arasario
Eburbeka arasario
Eburbeka arasario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. azara'
Pteroglossus azara
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuo redakti

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto redakti

Kiel plej multaj de tukanoj tiu ĉi specio havas nigran dorson. La kapo, kiel ĉe aliaj arasarioj, estas malhelbruna kun grenatkoloraj nuancoj kaj ĉefe malhelruĝaj nuancoj malantaŭ la okuloj kaj en la nuko. La brusto estas ruĝa kaj la ventro unue nigra kaj sube flava kun iom da ruĝa limo. La pugo estas ruĝa kaj la beko montras suban makzelon helbrunan kun pli flava bazo kaj pinto kaj supran makzelon vere eburkoloran de kie venas la nomo. La supra makzelo montras dentarecan bordon kun aspekto de segilo.

Listo de subspecoj redakti

  • Pteroglossus azara azara (Vieillot, 1819)
  • Pteroglossus azara flavirostris Fraser, 1841
  • Pteroglossus azara mariae Gould, 1854

Fonto redakti