Echandens

komunumo de Svislando

Echandens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2214 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Echandens
Blazono de Echandens
Blazono de Echandens
Blazono de Echandens
Kastelo de Echandens
Kastelo de Echandens
Kastelo de Echandens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 32′ 0″ N 6° 32′ 32″ O / 46.53333 °N, 6.54222 °O / 46.53333; 6.54222 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 0″ N 6° 32′ 32″ O / 46.53333 °N, 6.54222 °O / 46.53333; 6.54222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2214
Areo 3,88 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 1026
Komunumkodo 5633
Mapo de Echandens
Mapo de Echandens
Situa mapo de Echandens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Echandens situas sur monta teraso super Lago Lemano okcidente de la rivero Venoge proksimume 10 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 6 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Echandes, la vilaĝeto Les Abesses kaj diversaj industrizonoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,88 km², de kiuj 15,7% estas kovritaj de arbaro, 54,2% servas por agrikulturo kaj 29,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Echandens limas en nordo al Bussigny-près-Lausanne, en oriento al Ecublens, en sudo al Denges, en sudokcidento al Lonay, kaj en nordokcidento al Bremblens.

Trafiko redakti

Tra Echandens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 135, kiu kondukas de Morges al la vojnodo de la svisa aŭtovojo A9 kun la svisa aŭtovojo A1, kiu situas 3 kilometrojn nordoriente de Echandes. La svisa aŭtovojo A1 pasas laŭlonge de la suda komunumlimo. Ĉe la suda komunumlimo situas ankaŭ la stacidomo Denges-Echandens ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. Krome tra Echandes pasas lokaj buslinioj de Laŭzano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Echandens datiĝas el la jaro 1164 kiel Scandens. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj objektoj kaj restaĵoj el la bronzepoko, la La-Tène-epoko la romia epoko kaj la frua mezepoko. En la jaro 1196 la duono de la Senjorujo Echandes apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. La alia duono apartenis al la episkopo de Laŭzano, kiu ĝin koncedis kiel feŭdo al la senjoroj de Echandes. Ek de 1536 la loko troviĝis sub la regado de la Voktejo Morges kaj ek de la Helveta Revolucio de la Distrikto Morges. Post la konkere fare de Berno en la jaro 1536 Berno ĝin koncedis al la Hospitalo de Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti