Malfermi la ĉefan menuon

Eckart Kleßmann (* 17-an de marto 1933 en Lemgo) estas germana historiisto.

Li estas la plej juna filo de kirurgiisto Gustav Kleßmann (1893-1974) kaj Käthe Westheermann (1894-1962), lia pli aĝa frato estas arthistoriisto Rüdiger Klessmann.

Ekde 1956 ĝis 1963 Kleßmann estis sortimenta kaj eldonista librovendisto kaj ekde 1964 ĝis 1976 redaktisto (i.a. por la gazeto Die Zeit). Ekde 1977 li estas liberprofesia verkisto. Li loĝas ekde 1961 en Hamburgo kaj verkis en 1981 Geschichte der Stadt Hamburg (Historio de la urbo Hamburgo). Krome Kleßmann verkis plurajn librojn pri la germana romantismo, inter ili biografion pri Caroline Michaelis/Böhmer/Schlegel/Schelling.
En 1989 li estis dekoraciita i.a. per la Irmgard-Heilmann-Premio.

VerkojRedakti

PoemarojRedakti

  • Einhornjagd, 1963
  • Undines Schatten, 1974
  • Seestücke, 1975

Eksteraj ligilojRedakti