Edasseri Govindan Nair

Edasseri Govindan NAIR, pli bone konata kiel simple Edasseri (naskiĝis la 23-an de decembro 1906; mortis pro koratako la 16-an de oktobro 1974) estis malajala poeto kaj teatro-verkisto, konata pro sia atento al mizeruloj kaj maljustecoj.

Edasseri Govindan Nair
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1906 (1906-12-23)
en Kuttippuram
Morto 16-an de oktobro 1974 (1974-10-16) (67-jaraĝa)
en Kalikuto
Lingvoj malajala vd
Ŝtataneco BaratoDominio de Barato vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis P. Kriŝna Kurup kaj la patrino Edasseri Kalathil Kunĝukutty Amma. "Nair" estas lia kasto, "Govindan" la nomo donita al la infano.

Li naskiĝis en malriĉa familio, kaj post multaj klopodoj kaj malfacilaĵoj fariĝis komizo ĉe advokato. Kiam li unuafoje gajnis la por li gigantan sumon de du rupioj, li aĉetis kovrilon por sia patrino. Kiam li alvenis al la vilaĝo, ŝi jam ĵus mortis; pro tio li sentis dum sia tuta vivo kulpon kaj nerepageblan ŝuldon.

Li fine pasis preskaŭ sian tutan vivon kiel advokato, aprecata de siaj najbaroj, kiuj tute miris, kiam ili eksciis, ke li iĝis fama beletristo.

Eksteraj ligiloj redakti