Ede Margalits
Ede Margalits [margaliĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Margalits Ede estis kroata-hungara slavisto, tradukisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis kroate Margalić la hungara nomvarianto estis Margalics. Samtempuloj konsideris lin hungara, kvankam li ne deklaris sin kiel tia.
Ede Margalits | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1849 en Zagrebo |
Morto | 23-an de junio 1940 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • kroata • serba |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - homa scienco (–1875) ![]() |
Okupo | |
Okupo | vortaristo ![]() |
Ede Margalits[1][2] naskiĝis la 17-an de marto 1849 en Zagrebo, li mortis la 23-an de junio 1940 en Sombor (Jugoslavio) (laŭ aliaj informoj en Osijek aŭ Budapeŝto).
Biografio
redaktiEde Margalits frekventis mezlernejojn en jezuita gimnazio en Kalocsa kaj en Baja, poste li studis en Universitato de Vieno kaj Sorbonne. Li instruis en gimnazioj en Baja (1870–1885) kaj Sombor (1885–1891), dum li akiris filozofian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1875. Tiam li parolis ok lingvojn. Inter 1891–1895 li estis internulejestro por kroatoj en Budapeŝto, poste docento (1895–1899), respektive profesoro (1899–1914), en la Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1915 li pensiuliĝis, tamen li instruis en gimnazio en Osijek ekde 1918. Li rekomendis repaciĝon inter la hungara kaj la sudslavaj popoloj, li transdonis la kulturajn postulojn de la kroatoj kaj serboj al la hungaraj registaroj, krome li fondis serbajn lernejojn en Hungarlando. La serba reĝo donis al li medalon en la 1910-aj jaroj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Párhuzam Vörösmarty és Arany, mint eposköltők között. (ankaŭ disertaĵo, 1875)
- Három év után. (kontribuoj, 1884)
- Páter Lukács, a Sólyom, Szlavónia felszabadítója. (1894)
- Magyar közmondások és közmondásszerű szólások. (1897, 3-a eldono: 1995)
- Horvát–magyar és magyar–horvát zsebszótár, tekintettel a két nyelv szólásaira. (vortaro, 1898, 2-a eldono: 2003)
- Magyar tudományosság. (1901; 3-a eldono: 1903)
- Isten a világ közmondásaiban. Közmondások latin, magyar, német, horvát, szerb, szlovén, szlovák, román, lengyel, cseh, rutén és olasz nyelven, magyar fordítással. (2 volumoj, 1910)
- Szerb történelmi repertórium. (1918)
Elektitaj tradukaĵoj
redakti- Márk királyfi. Kraljevics Márkó. (sudslavaj popolbaladoj el la 14-a kaj 15-a jarcentoj, 2 partoj, 1896; 2-a eldono: 1899; nova eldono: 1999)
- Janko Leskovár: Roskadozó kastélyok. (el la kroata: 1900)
- Lazarevics: A kútnál. (novelo, 1901)