Ede Tóth

Ede Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tóth Ede estis hungara dramisto, membro de Societo Kisfaludy (1876).

Ede Tóth
Ede Tóth
Ede Tóth
Persona informo
Naskonomo Tóth Ede
Naskiĝo la  4-an de oktobro 1844(nun 1844-10-04)
en Hungario Putnok (Hungario)
Morto la 26-an de februaro 1876
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto
Information icon.svg
vdr

Ede Tóth [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1844 en Putnok, li mortis la 26-an de februaro 1876 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ede Tóth post lernado estis komercisto en sia naskiĝurbo, poste en Pest (urbo). Baldaŭ li lernis en Sárospatak, kie li komencis verki poemojn. En 1864 li aliĝis al migranta trupo en Kisvárda, sed li ne estis sukcesa aktoro. En 1871 li edziĝis. Post 3 jaroj li atingis la unuan lokon pri teatraĵoj. En 1875 li ricevis postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto), samtempe lia verko estis prezentita. En la sama jaro li denove atingis la unuan lokon pri teatraĵoj, tio portis tutlandan konatecon. En 1876 li malsaniĝis pro la pli frua mizereca vivo kaj li mortis.

Elektitaj verkojRedakti

  • A falu rossza (1875) - lia unua sukceso
  • A tolonc (1878) - teatraĵo kun muziko
  • Elektitaj poemoj (1881)
  • Verkoj de Ede Tóth - (1894) 3 volumoj
  • Elektitaj verkoj de Ede Tóth - (1902)

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Putnok
  • busto en Sárospatak (1972) [2]

FontojRedakti