Edfu (en antikva egipta: bḥdt, en araba: إدفو‎ prononce [ˈʔedfu], en kopta: Ⲧⲃⲱ vars. Ⲁⲧⲃⲱ, Ⲧⲃⲟ (Sahida); Ⲑⲃⲱ (Bohaira); literumita ankaŭ Idfu) estas urbo de Egipto, sur la okcidenta boro de la rivero Nilo inter Esna kaj Asuano, kun loĝantaro de proksimume ses dek mil personoj. Edfu estas la loko de la Ptolemea Templo de Horuso kaj de antikva setlejo, nome Tell Edfu. Ĉirkaŭ 5 km sude de Edfu estas restaĵoj de antikvaj piramidoj. La Templo de Horuso estis konstruita inter 237 kaj 57 a.K., en la regado de Kleopatro. El ĉiuj templorestoj en Egipto, la Templo de Horuso en Edfu estas la plej komplete konservita. Konstruita el blokoj de sabloŝtono, tiu granda Ptolemea templo estis konstruita sur la loko de pli malgranda templo de la Nova Regno, orientita okcidenten, fronte al la rivero.

Edfu
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 133 772  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 59′ N, 32° 53′ O (mapo)24.97805555555632.878888888889Koordinatoj: 24° 59′ N, 32° 53′ O (mapo) [+]
Alto 86 m [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Edfu (Egiptio)
Edfu (Egiptio)
DEC
Edfu
Edfu
Situo de Edfu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Edfu [+]
vdr
Fasado de la templo, al sudoriento.

Notoj redakti