Edgar Wallace

Edgar WALLACE, realnome: Richard HORATIO (naskiĝis la 1-an de aprilo, 1875, mortis la 10-an de februaro, 1932) estis brita verkisto.

Edgar Wallace
Bundesarchiv Bild 102-13109, Edgar Wallace.jpg
Persona informo
Naskonomo Richard Horatio Edgar Wallace
Naskiĝo 1-an de aprilo 1875 (1875-04-01)
en Greenwich
Morto 10-an de februaro 1932 (1932-02-10) (56-jara)
en Beverly Hills
Mortis pro pneŭmonito [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Memorigilo Edgar Wallace
Familio
Patro Richard Horatio Marriott Edgar [#]
Infanoj Bryan Edgar Wallace • Penelope Wallace [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistodramaturgoscenaristo • poeto • romanisto • verkisto • sciencfikcia verkisto • filmreĝisoro [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kiel eksteredzeca filo de aktoro li naskiĝis en Greenwich. Tuj poste lin adoptis Londona fiŝvendisto. Li ne finis la lernejon, elprovis sin i.a. kiel maristo kaj presisto. Fine li fariĝis ĵurnalisto, raportis pri milito en Sudafriko kaj pri sporteventoj.

En la jaro 1904 aperis lia unua krimromano The Four Just Men, kiu ne laste per forta varbado far la aŭtoro fariĝis ege populara. Sekvis aro da pliaj krimromanoj kaj rakontoj, kies ĉefa karakterizaĵo ne estis la rivelo de la krimo, nek psikologia profundeco, sed timigaj detaloj, kiuj streĉis la legantojn.

Kvankam Edgar Wallace verkis ankaŭ lirikon, teatraĵojn kaj eseojn, lin famigis nur la krimliteraturo. Li mortis dum la finpreparo de la scenaro por la filmo King-Kong en Hollywood.

Listo de verkojRedakti

  • The Four Just Men (romano, 1904)
  • The Gaunt Stranger (romano, 1925)
  • The Fellowship of the Frog (romano, 1925)
  • The Ringer (romano kaj teatraĵo, 1926)
  • The Squeaker (romano, 1927)
  • Again the Ringer (rakontoj, 1929)
  • The India-Rubber Men (romano, 1929)
  • King-Kong (filmscenaro, 1932)

Eldonoj en EsperantoRedakti