Edit Buzás
Hungara kuracistino
Edit Buzás [buzAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Buzás Edit Irén estas hungara kuracisto, genetikisto, anatomo, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).
Edit Buzás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de majo 1959 en Cegléd (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Albert Szent-Györgyi University of Medicine |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • genetikisto • biologo • imunologo |
Edit Buzás[1] naskiĝis la 10-an de majo 1959 en Cegléd.
Biografio redakti
Edit Buzás akiris medicinan diplomon en Universitato Lajos Kossuth en 1983. Post la diplomo ŝi estis asistanto en la universitata anatomia instituto ĝis 1998, poste en simila instituto de Universitato Semmelweis en Budapeŝto. Ŝi estis nomumita institutestro en 2012. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1996 (PhD) kaj doktoriĝis (DSc) en 2007. Habilitiĝo okazis en 2009. Ŝi estis invitita esploristo ankaŭ en Usono kaj Kanado. Ŝi fokusiĝas pri la veziketoj. Ŝi ricevis premiojn, stipendiojn inter 1987-2010.
Ŝia libro (kun aliaj) redakti
- Az immunológia alapjai (2007)
Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti
- A proteoglycan (aggrecan)-specific T cell hybridoma induces arthritis in BALB/c mice 1995
- Synovial fluid exoglycosidases are predictors of rheumatoid arthritis and are effective in cartilage glycosaminoglycan depletion 2003
- Monocyte activation drives preservation of membrane thiols by promoting release of oxidised membrane moieties via extracellular vesicles 2017