Edit Fábry
Edit Fábry [fAbri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábry Edit estis hungara operkantisto (soprano), mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Edit Fábry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1919 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de oktobro 1990 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fodor Zeneiskola |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • operetkantisto • voĉa instruisto • universitata instruisto |
Edit Fábry naskiĝis la 1-an de junio 1919 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de oktobro 1990 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Edit Fábry devenis el juda familio. Ŝi lernis pianadon en muziklernejo en sia naskiĝurbo, samtempe ŝi lernis operkantadon private. Ŝi prezentiĝis antaŭ juda publiko inter 1939-1944 pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1947 kaj 1948 ŝi ricevis stipendion en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi finis la lernadon kun instruoj de en:Tiana Lemnitz kaj en:Frida Leider en studio de Ŝtata Operejo Unter den Linden, samtempe ŝi kantadis en la operejo. Inter 1955-1957 plej ofte ŝi recitalis, poste ŝi kantadis en operejo de Dresdeno, fine inter 1960-1962 en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi kantis operojn, operetojn, eĉ popolkantojn. Ŝi instruis en muziklernejo ekde 1964, en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1974-1990.
Ŝia elektita repertuaro redakti
- Giacomo Puccini: La bohème - Mimi
- Giuseppe Verdi:
- Un balo in Maschera - Oscar
- La Traviata - Violetta
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda