Edit KériEdit Kéry, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéri Edit estas hungara aktoro, politika aktivisto. Ŝiaj edzoj estis Lajos Mezey (aktoro) (1951-1953), György Kardos G. (1954-1956), Géza Sándor (1959-1962), György Gozmány (1963-1973), András Beszédes (1973-1985).

Edit Kéri
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1926 (1926-12-13)
en Budapeŝto
Morto 13-an de junio 2021 (2021-06-13) (94-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Lajos Mezey (aktoro)György Gozmány
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Edit Kéri[1][2] naskiĝis la 13-an de decembro 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Edit Kéri maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, dum la lernejaj jaroj ŝi estis sportisto kaj ankaŭ lernis pianludon. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zsuzsa Simon, Árpád Lehotay, Ferenc Ladányi, Endre Gellért, Géza Abonyi, Sándor Sík kaj Gábor Devecseri. Ŝi ankaŭ studis en la Muzikakademio, sed baldaŭ ŝi interrompis la studadon. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Belvárosi jam en 1948. Post la diplomo ŝi aliĝis al la ĵus fondita Teatro Honvéd, sed en 1951 ŝi akceptis inviton al Teatro Kisfaludy. Ŝi estis fidelulo de Hungara revolucio de 1956, tial ŝi estis en prizono 10 monatojn. Poste ŝi evidente ne ricevis rolojn, tamen kelkfoje kiel anstataŭanto, post jaroj nur negravajn rolojn. Pro la politika mildiĝo ŝi ricevis rolojn en Teatro de Kecskemét ekde 1969, sed en la sekva jaro ŝi protestis kaj ŝi denove estis senlaborulo. En la teatra jaro 1973 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi okupiĝis plej ofte pri verkado. En 1989 ŝi partoprenis en ekspedicio al Barguzin por trovi restaĵojn de Sándor Petőfi. Depost fino de la socialismo ŝi estis politike aktiva. Ŝi ricevis premiojn en 1955 kaj 1994. Ŝi naskis filon en 1952.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Fűre lépni szabad (1960)
  • Egy óra múlva itt vagyok (televizia serio, 1971) - flegistino
  • Valaki figyel (1985) - S-ino Tréfás
  • A vád (1996) - ŝi mem

Ŝiaj libroj (elekto) redakti

  • teatraĵo pri vivo de Marie Curie (premiita verko en Pollando, 1969)
  • Ki volt Görgei? Egy kémtörténet felfedezése. Kutatás – meglepetésekkel 1-2. (1996)
  • Petőfi Szibériában?! (1990)
  • Mikor tanult meg Széchenyi magyarul? (2000)
  • Kik lőttek a Kossuth téren '56-ban? (2011)

Fontoj redakti

Referencoj redakti