Edmeo Marioto (1620-1684) estis franca sacerdoto, fizikisto, sciencisto botanikisto, kaj unu el la fondintoj de la Eksperimenta Fiziko en Francio.[1] Li partoprenis en la malkovro de grava fizika leĝo kiu iĝis konata kiel "Leĝo de Boye-Mariotte" (1676). Li ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Parizo (1666). Li famiĝis ĉar li estis la unua sciencisto kiu malkovris la blindan makulon en la okulo, konata kiel "Makulo de Marioto".

Edme Mariotte
(1620-1684)
"Verkoj de Mariotte", publikigita en 1717.
"Verkoj de Mariotte", publikigita en 1717.
Persona informo
Naskiĝo 1620
en Til-Châtel, apud Diĵono, Burgonjo]], aŭ Chazeuil, Côte-d'Or,  Francio
Morto 12-a de majo 1684
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Reĝa Akademio pri Sciencoj de Parizo
Okupo
Okupo kemiisto • katolika sacerdoto • botanikistofizikisto
vdr

Li faris gravajn malkovrojn en malsamaj kampoj de la scienco tiaj kiaj la fiziko, mekaniko, hidraŭliko, optiko, planta fiziologio, meteorologio kaj metodologio pri esplorado. Kvankam li erare asertis ke la koroido, kaj ne la retino, estis la perceptoloko en la okulo, li povas esti konsiderata antaŭanton de la neŭro-oftalmologio pro siaj eksperimentoj kaj gravaj esploroj.

Vivo redakti

 
"Parolado pri la naturo de la aero", verko eldonita en 1676.

Kvankam oni ne certas pri lia naskiĝurbo, vere estas ke li almenaŭ vivis en Diĵono kiam li estis nomumita al la akademio. Lia letero anoncanta la malkovron de la blinda makulo en la okuloj,estis sendita el Diĵono, en 1668, kaj ĝi (eble) estas la sola ekzistanta letero skribita al Christiaan Huygens (1629-1695)[2]. Tamen, ĉirkaŭ 1670 Marioto translokiĝis al Parizo kie li vivis la reston de sia vivo.

Manko da biografiaj informoj iĝas neeble determini kion altiris Marioto en la studon pri scienco kaj kiam kaj kie li lernis ĉio, kion li sciis kiam li estis nomumita por la reĝa franca akademio. Rare menciante aliajn nomojn en siaj verkoj, ĉia skribitaĵo post sia engaĝigo al la akademio, lasis nenian spuron pri lia scienca eduko. La cirkonstancoj rilate al lia nomumigo, la letero al Huygens, en 1668, kaj la naturo de liaj scienca verkaro kombinas por sugesti ke li estis aŭtodidakto en relativa izolo.[3]

 
Retinografio: la blinda makulo
estas la klara punkto.

Do ĝi estis kiel planta fiziologo kaj Marioto unue altiris la atenton de la akademio iom post ĝia fondo. Engaĝita en diskuto kun Claude Perrault (1613-1688) rilate al la teorio pri planto-karakterizaĵoj, la kuriozaj akademiuloj laŭŝajne interesiĝis pri kontribuaĵo de Marioto, kiu konceptis la "singularan doktrinon" kie la sevo cirkulas tra la plantoj laŭ simila maniero al la sangocirkulado en bestoj. La parola prezentado de lia teorio kaj la eksperimentoj sur kiu ĝi baziĝas altiris la atenton de Perrault, kaj la akademio komisiis du homojn kiuj devis skribe raporti kaj konfirmi la eksperimentojn. Samtempe, Marioto elektiĝis kiel membro pro lia sinteno kiel kuracisto. En la 27-a de julio 1667, li plenumis sian raporton, prezentante la unuan skizon pri sia verko kiu estus publikigita en 1679 sub la titolo "De la végétation des plantes". Liaj detalaj argumentoj pri planto-anatomio kaj serio da spritaj eksperimentoj ne komplete solvis la polemikaĵon kaj nur en 1670 li sukcesis kunigi evidentaĵojn por pravigo de siaj vidpunktoj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti