Edmond Ludwig

alzaca esperantisto kaj instruisto

Edmond LUDWIG (naskiĝis la 23-an de julio 1949) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio instruisto pri la germana lingvo, vivanta en la loĝloko Stosswihr 3 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Munster en Alzaco, 22 kilometrojn oriente de la urbo Kolmaro. Li ekde la 1980-aj jaroj aktivas por Esperanto la lokaj grupoj de la urbeto Munster kaj la urbo Kolmaro, kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1983-1996 kaj ekde 2009) kaj komitatano. Li ankaŭ prizorgas la asocion TAKE.

Edmond Ludwig
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1949 (1949-07-23) (74-jaraĝa)
en Stosswihr
Lingvoj alzacaEsperantogermanafranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr