Edmond Rostand
Edmond Eugène Alexis ROSTAND (naskiĝis en Marsejlo, Francio, la 1-an de aprilo 1868, mortis en Parizo la 2-an de decembro 1918) estis franca poeto. Li studis leĝosciencon, sed neniam profesiis, ĉar lia amo estis la literaturo. Ĉe la universitato, li frekventis la literaturajn rondojn, kaj tie li ekkonis sian estontan edzinon, la poetinon Rosemonde Etienette Gérard, lian plej grandan stimulilon. Li estas patro de la fama biologo kaj eseisto Jean Rostand.
Edmond Rostand | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1868 en Marsejlo |
Morto | 2-an de decembro 1918 (50-jara) en Parizo |
Mortokialo | Hispana gripo |
Tombo | tombejo Sankt-Petro de Marsejlo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Thiers • Collège Stanislas de Paris |
Familio | |
Patro | Eugène Rostand |
Frat(in)oj | Juliette Rostand • Jeanne Rostand |
Edz(in)o | Rosemonde Gérard |
Infanoj | Maurice Rostand • Jean Rostand |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo • verkisto • poeto • eseisto • aŭtoro |
Verkoj | Cyrano de Bergerac |
Li estis elektita al la Franca Akademio. Lia ĉefverko estas Cyrano de Bergerac (teatraĵo). En 1990 la teatraĵo gajnis la ekranojn de la kinejoj en filmo kun Gerard Depardieu kiel protagonisto.
Cyrano de Bergerac estis tradukita de André Cherpillod en Esperanton.