Edmund Rose (1836-1914) estis germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la hospitalo de la Universitato de Zuriko. Li estis filo de la renoma mineralogo Gustav Rose, nevo de la kemiisto Heinrich Rose, nepo de Valentin Rose la Juna, pranepo de Valentin Rose la Maljuna kaj frato de la filologo Valentin Rose (1829–1916). Li plenumis esplorojn en la kampo de la oftalmologio, daltonismo, ksantopsio aŭ vidperturbo, noktblindeco kaj antihelmintaj medikamentoj. Li ankaŭ verkis pri la diversaj manieroj kiel la santonino efikas sur la vidkapablo. Rilate al kirurgia medicino, li plenumis gravajn studojn pri la kortamponado, ankaŭ konata kiel "perikarda tamponado", kiam la perikarda fluidaĵo (aŭ sako envolvanta la koron) formiĝas rezultante en kunpremo de la koro.[1].

Edmund Rose
(1836-1914)
Germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la Universitato de Zuriko. La sveda kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910) estis lia asistanto en Zuriko. Dum la faŝisma-prusa milito de 1870-71 li laboris en la Milita Hospitalo de Berlino.
Germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la Universitato de Zuriko. La sveda kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910) estis lia asistanto en Zuriko. Dum la faŝisma-prusa milito de 1870-71 li laboris en la Milita Hospitalo de Berlino.
Persona informo
Edmund Rose
Naskiĝo 10-a de oktobro 1836
en Berlino, Germana Imperio
Morto 31-a de majo 1914
en Berlino, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Zuriko
Universitato de Berlino
Universitato de Würzburg
Familio
Patro Gustav Rose vd
Gefratoj Valentin Rose vd
Parencoj Heinrich Rose vd
Profesio
Okupo okulkuracisto • universitata instruisto • kirurgo vd
Laborkampo kirurgiookulkuracado vd
Aktiva en Zuriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1858, li ricevis sian doktorecon, defendante tezon en la "Universitato de Würzburg". La temo de lia disertacio estis pri la malordo de la kolorpercepto pro la ingestado de santonino. Inter 1860-64 li laboris en Berlino kiel asistanto de la kirurgo Robert Friedrich Wilms (1824-1880).

Ekde 1865 li estis helpa profesoro en la "Fako pri Kirurgia Oftalmologio" de la "Universitato de Berlino". Inter 1867-1881 li plenumis kurson pri kirurgio en la hospitalo de la Universitato de Zuriko. Inter 1881-1903 li estis profesoro en la hospitalo Betanio, en Berlino. Tie ĉi Edmund Rose kapabliĝis pri kirurgio kaj oftalmologio. Inter liaj asistantoj en Zuriko troviĝis la renoma kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910). Li estis redaktoro de la scienca Germana Revuo pri Kirurgio ("Deutsche Zeitschrift für Chirurgie").[2]

 
Strukturo de la "santonino", antihelminta medikamento. Rose esploris la efikojn de tiu substanco sur la vidado.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti