Edouard Ducommun

svisa esperantisto kaj instruisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Edouard Ducommun (1865-1951) estis svisa esperantisto kaj instruisto. Ekde 1904 li vivis en de la vilaĝo Les Brenets, rekte ĉe la limo inter Svislando kaj Francio, instruis en la elementa lernejo de la vilaĝo kaj instruis ankaŭ Esperanton en la lernejo. En la sama jaro li fondis en Les Brenets Esperanto-grupon, kiun li mem vivtenis dum pluraj jardekoj.

Edouard Ducommun
Persona informo
Naskiĝo 1865
Morto 1951
Lingvoj Esperantofranca
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr
La verda stelo videbla laŭ la strato al akvofalo Saut-du-Doubs
Memorŝildo pri Edouard Ducommun

Estis li, kiu pentris la verdan stelon sur la roko, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas apud la promenvojo de Les Brenets al la akvofalo Saut-du-Doubs[1]. Kelkaj esperantistoj remetis verdan koloron al la stelo dum la dudeka jarcento, tiel ke la stelo ankoraŭ hodiaŭ vidiĝas. Memorŝildo pri Edouard Ducommun situas sur la muro de la domo Grand-Rue 14 (vidu foton). Lia tombo kun esperanta stelo troviĝas en la vilaĝa tombejo.

Referencoj redakti


 
 
La akvofalo Saut-du-Doubs