Eduard Kokojti

(Alidirektita el Eduard KOKOJTI)

Eduard KOKOJTI (osete Кокойты Джабейы фырт Эдуард), prezidento de parte agnoskita ŝtato Respubliko Sud-Osetio. Li strebas reunigi Nordan kaj Sudan Osetion kadre de Rusia Federacio.

Eduard Kokojti
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1964 (1964-10-31) (59-jaraĝa)
en Cĥinval
Ŝtataneco SovetunioSud-Osetio
Alma mater South Ossetian State University
Okupo
Okupo politikisto • amatora luktisto
vdr
Eduard KOKOJTI dum bruligo de narkotaĵoj, arestitaj en Cĥinvalo. 2004

Kokojti naskiĝis 31-an de oktobro 1964 en Cĥinval. Ankoraŭ en mezlernejo li serioze okupiĝis pri sporto kaj iĝis en 1980 ĉampiono de Kartvelio pri liberstila lukto. En 1983-1985 li militservis, poste studis en la loka pedagogia instituto kaj ricevis diplomon de instruisto pri gimnastiko.

Post instituto dum kelkaj jaroj laboris en strukturo de komunista partio (KPSU), en Komsomolo — ĝia junulara fako.

Dum la kartvel-oseta kontraŭstaro (19901991) estris negrandan grupon de defendantoj de Osetio kadre de pli granda grupo de Gri Koĉijev.

En 1990—1993 li estis deputito de Sud-Osetia Parlamento. Ekde 1997 laboris kiel reprezentanto de Sud-Osetio en Rusio kaj samtempe kiel helpanto de la deputito-komunisto Anatolij Ĉeĥojev, kiu reprezentis Nordan Osetion en rusia Dumao (parlamento).

Rezulte de la elektoj, okazintaj laŭ du rondoj novembre-decembre 2001, li iĝis prezidento de Sud-Osetio (53% de la voĉoj en la dua rondo de elektoj).

Kokojti ofte aperas en Moskvo kaj multe aktivas tie por ebligi eniron de la memproklamita ŝtato, kiun li estras, en konsiston de Rusio. La sud-osetiaj juristoj insistas, ke tian juran rajton la malgranda respubliko havas, dum la internaciaj organizoj nur parte agnoskas la rajton de Sud-Osetio je memdecido.

Relative juna politikisto, Kokojti ĝuas konstantan popularecon inter la junularo de la du osetaj respublikoj (Sud-Osetio kaj Nord-Osetio).

La 9-an de junio 2006 en Sud-Osetio ekfunkciis nova pli potenca televida centro, kiu ebligas por loĝantoj de la montara regiono spekti elsendojn de la loka kaj de kelkaj rusiaj kanaloj. Dum la inaŭguro de la nova centro prezidento Eduard Kokojti esprimis esperon, ke videblo de la sud-osetiaj elsendoj en la najbaraj kartvelaj regionoj helpos la du popolojn atingi interkomprenon. Li ankaŭ promesis, ke baldaŭ ekfunkcios detruita dum la milito ŝtata radiostacio en Cĥinvalo.

Dum la sestaga milito en aŭgusto 2008 Kokojti estris trupojn de Sud-Osetio. Dum la milito, laŭ informo de sud-osetiaj oficialuloj, kartvelaj militistoj mortigis ĉ. 2 mil personojn[1], ĉ. 30 mil fuĝis. Multaj konstruaĵoj en Cĥinvalo estas detruitaj.

Pro enmiksiĝo de rusiaj trupoj, rezulte de la milito en 2008 Sud-Osetio konservis sian faktan memstarecon kaj havigis al si kontrolon pri la teritorioj de la iama Sud-Osetia Aŭtonoma Provinco, kiun ekde la 1990-aj jaroj regis la centra tbilisa potenco (ĉ. 20% de la tuta teritorio).

La 14-an de aŭgusto 2008 Kokojti subskribis nome de Sud-Osetio la principaron por repaciĝo, proponitan de la franca prezidento Nicolas Sarkozy.

Familio redakti

Edziĝinta, li havas tri filojn.

Referencoj redakti

  1. I. a. la 16-an de aŭgusto estis diskonigita takso de la sud-osetia ministro pri internaj aferoj Miĥail Mindzajev: „Jam klaras, ke la kvanto de mortintoj superas 2100“. Tiu nombro estas diskutata en aliaj fontoj kiel trotakso.

Eksteraj ligoj redakti