Eduarda periodo

epoko de Britia historio (1901–1910)

La Eduarda periodoEduarda epoko de la Historio de Unuiĝinta Reĝlando enhavas la mallongan epokon de la regado de la reĝo Eduardo la 7-a, nome de 1901 ĝis 1910, kaj foje etendita en ambaǔ direktoj por enhavi pli longajn tendencojn de la 1890-aj jaroj ĝis la Unua Mondmilito. La morto de la reĝino Viktoria en Januaro 1901 markis la finon de la Viktoriana epoko. La nova reĝo Eduardo estis jam la estro de pli enmoda elito kiu tendencis al stilo influita de arto kaj modoj de la kontinenta Eǔropo. Samuel Hynes priskribis la Eduardan periodon kiel "plezura epoko kiam virinoj vestis Florencajn ĉapelojn kaj ne voĉdonis, kiam la riĉuloj ne hontis vivi rimarkinde, kaj la suno vere neniam foriris el la Brita flago'".[1] La Liberaluloj revenia al la povo en tiu kunteksto en 1906 kaj faris gravajn reformojn. Krom pro la supra klaso, tiu epoko estis markita de gravaj ŝanĝoj en politiko inter sekcioj de socio kiuj estis delonge ekskluditaj ed la plenumo de la povo en la pasinto, kiel la laboristoj. Virinoj iĝis pli kaj pli politikigitaj.[2]

Eduardo la 7-a.

La Eduarda periodo estas foje portretita kiel romantika ora epoko de longaj someraj vesperoj kaj ĝardenaj festoj, ĝuegante sub suno kiu neniam foriris el la Brita Imperio. Tiu percepto estis kreita en la 1920-aj jaroj kaj poste fare de tiuj kiuj memoris la Eduardan periodon nostalgie, rigardante reen al siaj infanaĝoj trans la abismo de la Granda Milito.[3] La Eduarda periodo estis ankaŭ vidita kiel mezgrava periodo de plezuro inter la grandaj atingoj de la antaǔa Viktoria epoko kaj la katastrofo de la posta milito.[4] Ekde la komenco de la 21a jarcento la historiografio emfazas la grandajn diferencojn inter riĉuloj kaj malriĉuloj dum tiu periodo kaj priskribas la epokon kiel anonco de grandaj ŝanĝoj en la politika kaj socia vivo.[5][6] La historiisto Lawrence James asertis, ke la estroj sentis sin pli kaj pli minacataj de rivalaj potencoj kiel Germanio, Rusio, kaj Usono.[7] La subita alveno de tutmonda milito en somero 1914 estis tre neatendita; nur la Reĝa mararmeo estis preparita por la milito.

Notoj redakti

  1. "Manor House" PBS Alirita la 12an de ASeptembro 2018.
  2. Roy Hattersley, The Edwardians (2004).
  3. J. B. Priestley, The Edwardians (1970), pp. 55–56, 288–290.
  4. Battiscombe, Georgina (1969). Queen Alexandra. London: Constable. p. 217. ISBN 0-09-456560-0.
  5. Roy Hattersley, The Edwardians (2004).
  6. G. R. Searle, A New England?: peace and war, 1886–1918 (Oxford UP, 2004)
  7. James, Lawrence (1994). The Rise and Fall of the British Empire. Little, Brown and Company. ISBN 978-0-349-10667-0.