Malfermi la ĉefan menuon

Eduardo Alberto Duhalde (Lomas de Zamora, 5-a de oktobro de 1941) estas politikisto, advokato kaj notario argentina. Li okupis la vicprezidentecon de Argentino dum la unua regotempo de Carlos Saúl Menem, de la movado de la peronismo, kvankam rezignis el tiu posteno por iĝi guberniestro de la provinco Bonaero; kaj el 2002 al 2003 li estis prezidento de Argentino pro apliko de la leĝo pri prezidenta povovakuo. Kandidato en la prezidenta balotado de 2011, li atingis la 5,86 % de la voĉdonoj.[1]

Eduardo Duhalde
Duhalde23012007.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1941 (1941-10-05) (78-jara)
en Lomas de Zamora
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Argentino
Alma mater Universitato de Bonaero
Subskribo Eduardo Duhalde
Familio
Edz(in)o Hilda González de Duhalde
Profesio
Profesio advokatopolitikisto
Information icon.svg
vdr
Duhalde enpovigonta kiel prezidento, rigardas skeptron kaj bendon.
Duhalde kaj Kirchner, peronistaj estroj, en kunsido.

Duhalde edziĝis al Chiche Duhalde (Hilda Beatriz González de Duhalde, 1946-), kiu same partoprenis aktive en politiko kaj estis elektita deputitino kaj senatanino por la provinco Bonaero.

NotojRedakti

  1. Laŭ artikolo de Hispanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti