Eduardo NORIEGA Gómez (Santandero, Kantabrio; 1a de aŭgusto 1973) estas hispana aktoro.

Eduardo Noriega
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1973 (1973-08-01) (50-jaraĝa)
en Santandero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • scenaristo
TTT
Retejo http://www.eduardonoriega.com
vdr

Biografio redakti

Eduardo Noriega estas la plej juna el sep gefratoj kaj la nura el ili kiu dediĉis sin al la aktorado. Lia unua profesiintenco estis muziko kaj pro tio li studis dum kvin jaroj solfeĝon, harmonion, koruson kaj pianon en la loka konservatorio. Poste li translokiĝis al Madrido kie li studis en la teatrolernejo Escuela de Arte Dramático, kaj loĝis siajn universitatajn jarojn en la studenta restadejo Colegio Mayor Universitario Santa María de Europa. Lia debuto en kino estis partoprenoj en kelkaj kurtoj kun reĝisoroj, tiam novuloj poste famaj, kiel Alejandro Amenábar, kun kiu li poste faros du filmojn.

Lia kariero ekis per partopreno en la filmo Tesis (Disertacio, 1996) kaj per unua protagonista rolo en Abre los ojos (Malfermu okulojn, 1997), pro kiu li ricevis unuan nomumon al Premio Goya a la Plej Bonkvalita Aktoro. Poste, li havis alian nomumon al Goya pro la filmo El Lobo (La Lupo) filmita en 2005 pri ETA en kiu li estas la protagonisto.

Lia unua filmo estis Historias del Kronen pri vivo de junuloj, filmita en 1994. Ekde tiam, li intervenis en filmojn tiom enspezigaj kiel Nadie conoce a nadie (Neniu konas iun) de Mateo Gil aŭ El espinazo del diablo de Guillermo del Toro.

En Plata quemada (Bruligita arĝento), de la argentina Marcelo Piñeyro, li ludis la rolon de ŝtelisto kiu fuĝis el la polico kun Leonardo Sbaraglia.

Ekde la 8an de majo 2016 la aktoro havas stelon sur la promenejo de la famo de la kvartalo Tetuán de Santandero.[1]

Filmoj redakti

  • 1994 Luna
  • 1995 Historias del Kronen
    • Cuestión de suerte
  • 1996 Tesis
    • Más allá del jardín
  • 1997 Abre los ojos
  • 1998 Cha-cha-chá
    • Allanamiento de morada
  • 1999 La fuente amarilla
    • Nadie conoce a nadie
  • 2000 El invierno de las anjanas
    • Carretera y manta
    • Plata quemada
  • 2001 Visionarios
    • El espinazo del diablo
  • 2002 Guerreros
    • Novo
  • 2003 Las manos vacías
  • 2004 Souli
    • El Lobo
  • 2005 El método
    • Che Guevara
  • 2006 Alatriste
  • 2007 Canciones de amor en Lolita's Club
  • 2008 En el punto de mira
    • Transsiberian
  • 2009 Petit indi
  • 2010 El mal ajeno
    • Agnosia
  • 2011 Blackthorn
  • 2012 Una pistola en cada mano
  • 2013 El último desafío
    • Sweetwater
    • Presentimientos
  • 2014 La bella y la bestia
  • 2015 Los miércoles no existen
  • 2016 Nuestros amantes
  • 2017 Perfectos desconocidos
    • Llueven vacas
  • 2020 La marca del demonio
  • 2020 La Boya
  • 2020 Los traductores

Televido redakti

  • 1996 Colegio Mayor
  • 2011 Homicidos
  • 2015 Cites
  • 2016 La sonata del silencio
  • 2019 Hache
  • 2019 No te puedes esconder
  • 2020 Inés del alma mía

Notoj redakti